Charles de Broqueville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles de Broqueville
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1860 (1860-12-04)
en Postel
Morto 5-an de septembro 1940 (1940-09-05) (79-jaraĝa)
en Bruselo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francanederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Partio Katolika Partio vd
Familio
Patro Stanislas, Baron de Broqueville vd
Patrino Maria Claire, Comtesse de Briey vd
Infanoj Jaak, Comte de Broqueville • Robert, Comte de Broqueville vd
Parencoj Alfred d'Huart vd
Profesio
Okupo politikisto • possessor vd
Ĉefministro de Belgio
Dum 19111918
2-a periodo
Dum 19321934
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Marie Pierre Albert, Grafo de BROQUEVILLE [brokVIL] (naskiĝis la 4an de Decembro 1860, mortis la 5an de Septembro 1940) estis la 20a Ĉefministro de Belgio, kaj li servis ekzemple dum la malfacilaj jaroj de la Unua Mondmilito, fakte inter 1911 kaj 1918. Li estis estro de la Katolika Partio. Kiam evidentiĝis, ke Germanio intencis invadi Belgion, li malsamopiniis kun la reĝo Alberto la 1-a, ĉar tiu deziris meti la belgan armeon antaŭ la limo kun Germanio, dum Broqueville fakte distribuis ĝin tra la tuta lando, por ne "provoki" Germanion.

La germana invado de 1914 devigis la registaron de De Broqueville iri al ekzilo al Le Havre. De Broqueville malsamopiniis kun la reĝo defendante neŭtralecon kaj tiele malhelpante plenan aliancon kun la Aliancanoj.

Tiu opozicio kontraŭ la reĝo draste malfortigis la povon de De Broqueville inter la kabinetanoj. Tiele, li rezignis kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en Januaro 1918 kaj kiel Ĉefministro en Majo kiam li perdis la subtenon de sia propra partio.

De Broqueville estis ankaŭ ministro en variaj departementoj:

  • Ministro de Fervojoj kaj Poŝto, Telegrafo kaj Telefono 1910-1912
  • Ministro de Milito 1912-1917
  • Ministro de Eksterlandaj Aferoj 1917
  • Ministro de Rekonstruado 1917-1918
  • Ministro de Internaj Aferoj 1918-1919
  • Ministro de Nacia Defendo 1926-1930

Poste, Charles de Broqueville iĝis Ĉefministro por la dua fojo, kaj servis de la 22a de Oktobro 1932 ĝis la 20a de Novembro 1934.