Saltu al enhavo

Dua Mondmilito (verko de Ĉerĉil)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri literara verko. Por la milito mem rigardu la paĝon Dua Mondmilito.
The Second World War
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroWinston Churchill
Lingvoj
Lingvoangla lingvo, germana lingvo, hispana lingvo, franca lingvo, nederlanda lingvo, portugala lingvo, araba lingvo, belorusa lingvo, ĉeĥa lingvo, persa lingvo, hebrea lingvo, japana lingvo, malta lingvo, pola lingvo, rusa lingvo, serba lingvo, sveda lingvo, urduo, ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato1948
EldonejoHoughton Mifflin Harcourt
Ĝenroverko pri historio
Loko de rakontoBritio
vdr

La Dua Mondmilito aŭ angle, originale The Second World War estas la sesvoluma historia verko de Winston Churchill pri periodo ekde fino de la unua ĝis fino de la Dua Mondmilito (julio 1945). La libro aperis en 1948 kaj baldaŭ pro tio Churchill ricevis Nobel-premion pri literaturo. La libro bone vendiĝis, Churchill riĉiĝis.

Por verki tiun, li povis uzi ŝtatajn kaj eĉ sekretajn dokumentojn. Li intencis verki pri la Dua Mondmilito jam en 1939, pro tio li kolektis dokumentojn kaj mem faris konvenajn el sia vidpunkto.

Post politika ŝanĝiĝo en Britio, nova registara estro Attlee de la Laborpartio permesis en 1945 al Churchill privilegian aliron al la ŝtataj dokumentoj, kio ne estis permesita eĉ por historiistoj.

Ĉar en periodo de la verkado, multaj politikistoj estis en regado, li evitis mencion de dummilitajn diskutojn kun Dwight Eisenhower, Charles de GaulleTito. Li same ne rajtis detale verki pri sekretoj kiel konstruo de la atombombo, laboro de kod-romppado ĉe Bletchley Park. Li same ne povis kritiki laborpartiajn gvidantojn kiel Attlee, ĉar la aliro al dokumentoj dependis de ili.

Ĉar Churchill uzis siajn konatajn, alireblajn dokumentojn, lia rolo grandiĝas en la libro, kiel li estintus ĉefrolulo dum la milito. Li apenaŭ mencias – pro manko de dokumentoj kaj de intereso – la batalojn de la orienta fronto.

La ses volumoj estas:

  1. The Gathering Storm
  2. Their Finest Hour
  3. The Hinge of Fate
  4. The Grand Alliance
  5. Closing the Ring
  6. Triumph and Tragedy