Kritikaj juraj studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritikaj juraj studoj (KJS) estas movado en jura teorio kaj reto de maldekstraj juraj erudiculoj, kiu elmerĝiĝis en la 1970-aj jaroj en Usono. Konsideritaj "la unua movado en la jura teorio kaj jura enketado de Usono, kiu esprimis firme maldekstrajn politikajn starpunkton kaj vidpunkton,"[1] kritikaj juraj studoj sin devigis formadi la socion surbaze de rigardo pri la homa personeco sen la kaŝitaj interesoj kaj klasa dominado, argumentataj de ili kiel la radikoj de liberalaj juraj institucioj en la Okcidento.[2] Laŭ kleruloj en KJS Duncan Kennedy kaj Karl Klare, kritikaj juraj studoj "zorgis pri la rilato de juraj enketado kaj praktiko al la lukto por krei pli homecan, egalecan, kaj demokratian socion."[3] Dum sia periodo de plej forta influo, la movado por kritikaj juraj studoj kaŭzis konsiderindan polemikon en la jura akademio. Membroj kia Roberto Mangabeira Unger argumentis por la rekonstruo de tiuj institucioj kiel esprimoj de la homa kunekzistado anstataŭ portempaj milithaltoj en brutala lukto,[4] kaj estis vidataj kiel la plej potencaj voĉoj kaj la nuraj vojoj antaŭen por la movado.[2][5][6] Unger kaj aliaj membroj de la movado kontinuas peni evoluigi ĝin en novajn direktojn, ekz., por uzi juran analizadon kiel fundamenton de la evoluigado de instituciaj alternativoj.[7][8][9]

En la angla, la mallongigoj "CLS" (critical legal studies) kaj "Crit" estas fojfoje uzataj por referenci la movadon kaj ĝiaj adeptoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alan Hunt, "The Theory of Critical Legal Studies," Oxford Journal of Legal Studies, Vol. 6, No. 1 (1986): 1-45, precipe 1, 5. Vidu [1]. DOI, 10.1093/ojls/6.1.1.
  2. 2,0 2,1 2,2 Turley, Jonathan. "Hitchhiker's Guide to CLS, Unger, and Deep Thought". Northwestern University Law Review 81 (1987): 593-620, precipe "Introduction: Roberto Unger's Politics, A Work in Constructive Social Theory," pp. 593-595.
  3. Duncan Kennedy kaj Karl E. Klare, "A Bibliography of Critical Legal Studies," Yale Law Journal, Vol. 94 (1984): 461.
  4. Unger, Roberto Mangabeira. Passion: An Essay on Personality. New York: Free Press, 1984, p. 47
  5. Hutchinson, Allan C, and Patrick J Monahan. 1984. "The Rights Stuff: Roberto Unger and Beyond". Texas Law Review 62: 1478
  6. Bartholomew, Amy, kaj Alan Hunt. 1990. "What's Wrong with Rights". Law and Inequality: A Journal of Theory and Practice 9: 1.
  7. Unger, Roberto Mangabeira. What Should Legal Analysis Become? London ; New York: Verso, 1996.
  8. Unger, Roberto Mangabeira, The Critical Legal Studies Movement. New York:Verso, 2015.
  9. Waldron, Jeremy. 1998. "Review: Dirty Little Secret." Columbia Law Review 98 (2) (March 1): 510–530.