Elisabeth Rehn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Elisabeth Rehn
membro de la Eŭropa Parlamento
Elisabeth Rehn 1993.jpg
Persona informo
Elisabeth Rehn
Naskonomo Märta Elisabeth Carlberg
Naskiĝo 6-an de aprilo 1935 (1935-04-06) (86-jara)
en Helsinko
Etno Svedlingvaj finnlandanoj [#]
Lingvoj sveda finna [#]
Ŝtataneco Finnlando [#]
Alma mater Hanken School of Economics [#]
Partio Sveda Popola Partio [#]
Familio
Edz(in)o Ove H. Rehn [#]
Infanoj Veronica Rehn-Kivi [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Aktiva en StrasburgoBruseloHelsinko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Elisabeth REHN [re:n] (naskiĝinta 1935) estas svedlingva finna politikisto. Ŝia partio estas Sveda Popola Partio. Rehn estis membro de finna parlamento en 1979–1995. 1990–1995 ŝi estis ministro pri defendo. Ŝi estis vere populara ministro pri defendo. Ŝi estis la unua virina ministro pri defendo en Eŭropo. Ŝi ne ricevis popularecon nur el siaj kunpartianoj. En ŝia ministra tempo en Finnlando ebliĝis armeo por virinoj. Ŝi aranĝis eblecon veni al Finnlando por sespersona somala familio, kvankam ministrejo pri eksteraj aferoj kaj eksterlandista centro malapogis.

Rehn estis prezidantkandidato de sia partio en prezidantelektoj 1994 kaj 2000. En 1994 Martti Ahtisaari venkis ŝin en dua periodo. Rehn ricevis 46.1 % de la voĉoj. En 2000 ŝi fariĝis la kvara. Post sia aktiva kariero en politiko Rehn iĝis konata kiel apoganto de homrajtoj.