Tove Jansson
Tove Marika JANSSON [tuːve jaːns:ɔn]
aŭskulti (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1914, mortis la 27-an de junio 2001) estis svedlingva finnlanda verkistino, pentristino, ilustristino kaj aŭtoro de bildstrioj. Ŝi estas plej konata kiel la aŭtoro de la libroj pri la fikciaj personaĵoj de mumintroloj. En 1966 ŝi ricevis la premion Hans Christian Andersen pri elstara porinfana literaturo. Jansson estis ambaŭseksema. Tial ŝi metis en siaj rakontoj pri mumintroloj figurojn, kiuj "rompis" tradiciojn: ekzemple hemuloj, kiuj estas viroj, kiuj uzas virinajn vestojn kaj filifjonkan, kiu havas tri etajn infanojn sed ne edzon.
La Mumin-libroj iĝis do popularaj, ke ŝia alia verkaro restis en ombro de Muminoj. Baldaŭ post ŝia morto oni memorigis, ke ŝi skribis ankaŭ alian, kaj tio memorigo pliigis multe popularecon de poradoltaj verkoj de Jansson.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]
- Muminvalo (1984/1993), en traduko de Eckhard Bick
- Kometo en Muminvalo (2022), en traduko de Sten Johansson[1]
- Ĉapelo de la sorĉisto (2023), en traduko de Sten Johansson
- Memoroj de Muminpatro (2024), en traduko de Sten Johansson
- Somermeza dramo (2024), en traduko de Sten Johansson
- Vintro en Muminvalo (2024), en traduko de Sten Johansson
- La patro kaj la maro (2024), en traduko de Sten Johansson
- Malfrue novembre (2024), en traduko de Sten Johansson
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikolo pri Jansson, far Sten Johansson en la Ondo de Esperanto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (eo) Por iuj tradukarto estas enspeziga en Esperantio, HeKo n-ro 833 6-A, la 27-an de marto 24

