Muminvalo (libro)
Aspekto
Muminvalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Tove Jansson | |
Eldonjaro | 1993 | |
Urbo | Helsinko | |
Eldoninto | Esperanto-Asocio de Finnlando | |
Paĝoj | 109 | |
ISBN | 9529829000 | |
Muminvalo aŭ plene Muminvalo, La nevidebla infano kaj aliaj rakontoj estas novelaro de Tove Jansson, svedlingva finnlanda verkistino, pri Muminvalo. Tiu estas la sepa libro en libroserio de 9 libroj kaj ĝi specife efektive enhavas 9 rakontojn.
La originala verko aperis en 1963 kun titolo Det osynliga barnet och andra berättelser. La esperantan tradukon faris Eckhard Bick el Danio.
La libro estas la unua el 13 libroj pri la fikciaj personaĵoj de mumintroloj, kiu ĝis nun aperis en Esperanto. La unua esperantlingva eldono aperis en 1984 ĉe Esperanto-Asocio de Finnlando, sed la dua eldono (1993) estas lingve reviziita.
En 2022, Esperanto-Asocio de Britio decidis reverki kaj re-eldoni la libroserion. [1]
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Muminvalo : La nevidebla infano kaj aliaj rakontoj Esperanto-Asocio de Finnlando, 45 paĝo, 1993.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Libera Folio: Pli da muminoj ekparolas Esperanton, la 1-a de oktobro 2022