Saltu al enhavo

Anna-Maja Henriksson

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna-Maja Henriksson
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1964 (1964-01-07) (62-jaraĝa)
en Jakobstad
Etno svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj finna • sveda vd
Loĝloko Jakobstad vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater universitato de Helsinko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Sveda Popola Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
finnlanda ministro pri justico
Dum 2011–2015
2-a periodo
Dum ekde 2019
partiestro de la Sveda Popola Partio
Dum ekde 2016
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Anna-Maja HENRIKSSON estas lingvonaciisma svedlingva finnlanda politikistino. Ŝia partio estas la Sveda Popola Partio de Finnlando. Ŝi estas membro de la finna parlamento. Ŝi estis ministro pri justico 2011–2015 kaj estas denove ekde 2019. Ekde 2016 ŝi estas prezidanto de la Sveda Popola Partio de Finnlando. Henriksson loĝas en Jakobstad, estas en geedzeco kaj havas du infanojn.

Lingva naciismo

Ŝi estas forta lingva finnsveda naciisto. Ekzemple ŝi postulas, ke oni rakontu al svedoj pri tio, ke oni povas studi en Finnlando tute en la sveda, la deviga sveda en mezlernejfina ekzameno estos rekreata, la devigaj svedaj lekcionoj en la finnlingvaj bazlernejoj oni plimultigu almenaŭ 1/2 kaj ke oni forigu el svedaj oficistoj devon scii bone la finnan[1]. Henriksson fie mokis en 2018 Sampo Terhon, finnlingvan naciisman politikiston pri tio, ke oni ne realigis lian celon doni al finnlingvajn lernejanoj alternativoj de la sveda.[2] La eksperimento malsukcesis, ĉar la escepto de deviga studado de la sveda lingvo estus validinta nur por bazaj kaj mezgradaj lernejoj, fakte barante la aliron al supera edukado[3]. Tamen, deviga instruado de la sveda en finnaj superaj edukaj institucioj malobservas la Konstitucion: kvankam escepto estas koncedita al ne-finnoj, Artikolo 6 de la Konstitucio malpermesas tian diskriminacion bazitan sur nacieco.[4]

Aliflanke sekvantjare ŝi estis seniluziigita, ĉar ŝia celo rekrei gimnazifinan devigan svedan lastminute malsukcesis[5]. Ŝia celo estas ankaŭ altiri svedojn el Svedio kaj eĉ el Norvegio kaj Danio studi al finnlandaj svedlingvaj lernejoj[6].

Privata vivo

Henriksson loĝas en Jakobstad (finne Pietarsaari). Ŝi estas en geedzeco kaj havas du infanojn. Ŝi estas la plej juna infano de sepinfana orienta lestadiana familio. Ŝia patro mortis, kiam ŝi estis malpli ol 1-jara.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj