Ajankohtainen kakkonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajankohtainen kakkonen
Enlanda nomo Ajankohtainen kakkonen  (finne)
Lando  Finnlando
Elsendado
Origina 1969 - 2015
Yle TV2
vdr

Ajankohtainen kakkonen (finne, en Esperanto proksimume "Aktuala numero du") estis finna populara aktualaĵa longtempa televida programo elsendita en Finnlando ĉe la televidkanalo Yle TV2 de 1969 ĝis 2015. La programo prezentis raportojn kaj intervjuojn pri aktualaj temoj. Ĝia elsendotempo estis ĉiun mardon je la 9-a horo vespere laŭ Orienteŭropa Tempo. Krom la televidaj novaĵoj de Yleisradio, Ajankohtainen kakkonen estis la plej longtempa televida programo de Finnlando.

La programo estis farita en Tampereo, ĝi estis produktita fare de Reeta Kivihalme kaj direktita fare de Tea Helen. Jyrki Richt, Salla Paajanen, Reeta Kivihalme, Timo Seppänen kaj Satu Miettinen estis la gastigantoj de la programo. Antaŭe ĝi ankaŭ estis gastigita de Pasi Toivonen.

La televidkanalo Yle TV2 sciigis ke ĝi finos la programon ĉe la jarŝanĝo 2015–2016. La lasta elsendo estis la 15-an de decembro 2015.

Ajankohtainen kakkonen ankaŭ organizis longajn specialajn epizodojn, kie famuloj kiuj malkonsentis pri iu socialafero sidis unu kontraŭ la alia kaj kverelis. Tiuj epizodoj inkludis, ekzemple, Homoilta ("vespero pri gejoj", kie oni diskutis pri tio, ĉu la geedziĝsistemo de Finnlando estu ŝanĝita por esti seksneŭtrala), Islamilta' ("vespero pri islamo"), "Pakkoruotsi-ilta" ("vespero pri trudsveda", kie oni diskutis, ĉu en Finnlando oni devas nuligi la devigan svedinstruon en lernejoj), Ruokapaniikki-ilta (vespero pri manĝa paniko, oni diskutis pri tio, ĉu oni devas multe pliiĝi produkton de ekologa manĝon en Finnlando), Kannabisilta ("vespero pri marihuano", oni diskutis pri tio, ĉu oni en Finnlando oni devas leĝegi vendon de marihuano) kaj Seksibisnesilta (vespero pri seksa komerco; oni diskutis pri tio, ĉu oni devas malleĝigi la aĉetadon de seksj servoj). Tiuj epizodoj estis tre popularaj. La spektantoj povis partopreni en la konversacio sendante tekstmesaĝojn, kiuj estis montritaj sur la ekrano. Tiuj epizodoj ankaŭ havis klarajn sociajn efikojn, ekz. baldaŭ post Vespero pri gejoj la Evangelia Lutera Preĝejo de Finnlando perdis multajn membrojn ĉar multaj liberalaj spektantoj estis kolerigitaj de la konservativaj opinioj esprimitaj de ekleziaj reprezentantoj (ekzemple Päivi Räsänen) en la programo.