Konvertebla marko
Aspekto
| Konvertebla marko | |
|---|---|
| valuto • marko | |
| Ŝtato: | Bosnio kaj Hercegovino |
| Subdivido: | 100 pfenigoj |
| Kodo laŭ ISO 4217: | BAM |
| Mallongigo: | KM (BAM) |
| Ŝanĝokurzo | 1 KM = 0,51129 EUR
(fiksa kurzo) |
Konvertebla marko (konvertibilna marka). markita kiel KM (BAM), estas loka valuto de Bosnio kaj Hercegovino. Kurso estas fikse ligita al eŭro (EUR), kaj ĉiam estas 1 KM=0,51129 EUR. Unu marko konsistas el 100 pfenigoj.[1] Kutime, en plejmulto da vendejoj eblas pagi per eŭroj, sed oni redonos reston en markoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto "pfenigo" en PIV 2020, reta eldono - tie unuavice priskribita kiel centono de la historia valuto germana marko, sed tiu vere estas la fonto de la vorto pri bosniaj "pfenigoj"
