Konvencio de Jaundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konvencio de Jaundeo)

La konvencio de Jaundo estas interŝtata kontrakto, kiun pluraj ŝtatoj de Afriko interkonsentis kun la Eŭropa Komunumo, la nuna Eŭropa Unio. La konvencio subskribiĝis la 20-an de julio 1963 en Jaundo, la ĉefurbo de la ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko, kaj validis ĝis la 31-a de majo 1969. Dua, samnoma konvencio subskribita la 29-an de julio 1969 daŭrigis la kunlaboron inter la "nordaj", eŭropaj kaj "sudaj", afrikaj landoj. La afrikaj ŝtatoj, kiuj partoprenis, preskaŭ ekskluzive estis eksaj kolonioj de Francio kaj Belgio. La asociiga kontrakto celis la kreon de interŝtata sendogana zono kaj la forigon de komercaj bremsoj. La du konvencioj de Jaundo estis modelo kaj ĝermoj de la postaj, pli konataj konvencioj de Lomeo kaj Kotonuo.