Literaturo de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miniaturo de la Kantaro de Ajuda.

Portugala literaturoliteraturo de Portugalio estas esprimoj referencaj al la literaturo verkita en portugala lingvo fare de verkistoj el Portugalio. Tiukadre ne temas pri la literaturo de Brazilo, nek pri la literaturoj de aliaj landoj portugalparolantaj, nek pri la verkoj verkitaj en Portugalio en lingvoj aliaj disde la portugala, kiel latinohispana.

La komencoj de la portugala literaturo estas en la mezepoka galega poezio, disvolvigita en Galegio kaj nordo de Portugalio, kiam ambaŭ kulturoj kaj lingvoj ne estis tion apartaj. Ĝia Orepoko estas en la Renesanco, en kiu aperas figuroj kiel Bernardim Ribeiro, Gil Vicente, Sá de Miranda kaj ĉefe la granda eposa poeto Luís de Camões, aŭtoro de Os Lusíadas. En la 17-a jarcento okazis la enkonduko de baroko en Portugalio, kaj estas ĝenerale konsiderata dekadenca jarcento; tial la portugala literaturo de la 18-a jarcento baraktis por rekuperi la nivelon de la orepoko, pere de akademioj. La ĉefa enkondukanto de la romantismo estis la poeto Almeida Garrett, sekvita de Alexandre Herculano, antaŭ la portugalaj beletroj tendencis al ultra-romantikismo; en la fako romano, en la duna duono de la 19-a jarcento okazis disvolvigo de la movadoj realisma kaj naturalisma, kies ĉefa modelo estis Eça de Queirós. La tendencoj de la 20-a jarcento estas reprezentataj, ĉefe de Fernando Pessoa, konsiderata kiel la granda nacia poeto kun Camões, kaj fine de la jarcentoj fare de verkistoj kiel António Lobo Antunes kaj la Nobel Premio de Literaturo José Saramago.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Ĝi kunhavas siajn originon kun la mezepoka galega literaturo, en la kantigoj galeg-portugalaj, fakte en epoko en kiu nek apartiĝis ankoraŭ ambaŭ lingvoj kaj kulturoj nek Portugalio mem posedis grandan parton de sia aktuala teritorio.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Hystoria de menina e moça de Bernardim Ribeiro, 1554.

Dum la regado de la dinastio Aviz el 1385 pliiĝis la kulturo, kiun poste plifortigis la renesancaj ideoj, fortaj ekzemple inter nevigistoj kaj humanistoj. Pluas la primitiva liriko kiu ampleksiĝas per novaj elementoj. Inter ĉefaj verkistoj foje aperas kune Bernardim Ribeiro kaj Cristóvão Falcão, ĉar estas simileco inter liaj verkoj kaj inter iliaj amaferoj: ambaŭ verkis ĉarmajn eklogojn, dum Ribeiro la sentimentalan "Menina e Moça", nostalgia kaj tristeca.

Historia kunteksto[redakti | redakti fonton]

La literatura brilo de Portugalio koincidis kun politika bonfarto, dum la regadoj de Johano la 2-a, Manuel la Bonsorta kaj Johano la 3-a. En epoko de Johano la 2-a stabiliĝis la portugala dominado en Afriko kaj portugalaj navigistoj kreis en Hindio povan kolonian inperion, kun sidejo de vicreĝlando en Goa, dum Portugalio rekte dediĉis sin al ekspluatado en Brazilo. En epoko de Johano la 3-a, post la kreado de la Universitato de Koimbro kaj la stilo manuelismo en epoko de Manuel, la portugala civilizacio pintis. La malapero de la reĝo Sebastiano en Alkazarkiviro (1578) metis Portugalion sub la dependeco de Filipo la 2-a de Hispanio kaj la portugala imperio dekadencis. Tamen dum tiu periodo floris la verkoj de Francisco de Sá de Miranda, Gil Vicente, João de Barros kaj Luizo de Camões.

Ĉefaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Francisco de Sá de Miranda (1481-1558) forte influis la poetojn de sia generacio. Li imitis Dante kaj Petrarkon en la uzado de la dekunusilabo kaj akceptis la modelojn de la klasika kulturo, kiuj eniris en Portugalion pere de sia personeco, de saĝulo kaj veturanto, kiu asimilis la poezian tiaman etoson kaj la italecon hegemonian. Li verkis sonetojn, eklogojn, kantojn kaj elegiojn, ĉefe en kampara ripozo, kio havigas al lia verkaro pejzaĝemon kaj naturon; temas pri melankoliaj tekstoj, ne superaj al tiuj de Gil Vicente kaj Bernardim Ribeiro.

Gil Vicente (1465-1536), kiel teatroverkisto, evoluis de la naivaj paŝtistaj esprimoformoj al tiuj pli kompleksaj de la socia satiro kaj al certa simbolisma teatro, kiel antaŭveninto al formuloj kaj temoj kiuj karakterizos tiun de Calderón de la Barca. Li fakte kreis la portugalan teatron, vrekis pli ol 40 teatraĵojn, en hispana aŭ portugala, pro kio li estis grava verkisto por ambaŭ lingvoj kaj literaturoj. Li havigis popularan portugalan enhavon al la drama dialogo kreita de Juan del Enzina. Li verkis teatraĵojn rilatajn al la mezepoka religieco, tragikomediojn de historia temaro kaj komedioj, kiuj montras la renesancan vivoĝojon.

João de Barros (1496–1570) verkis Décadas da Ásia ("Jardekoj de Azio"), nome historio de la portugaloj en Hindio, Azio kaj sudorienta Afriko, publikigis portugalan gramatikon[1] kaj pliajn moralajn dialogojn. Li rakontis agadojn de navigistoj kaj kapitanoj. Jam ekde la titolo "Jardekoj" videblas la influo de Tito Livio, kaj ankaŭ en la stila kaj frazeologia zorgado kaj la rakonta tekniko. Lia gramatiko estis paralela laboro al tiu farita tiam por nobeligi aliajn latinidajn lingvojn (Bocaccio, Nebrija, ktp.).

Luis de Camões.

Literatur-historie la verko de Luís Vaz de Camões staras inter klasikismo kaj baroko. Li estis lirika poeto, aŭtoro de bonkvalitaj sonetoj pretarkismaj, amtemaj kaj influitaj de Garcilaso de la Vega (kiun li tradukis kaj kiu estis same kiel li soldato). La Luzidoj estas eposa poemo kaj la plej elstara reprezentanto de lia produktado; ĝi konsistas el ok mil versoj en 10 kantoj en stancoj. Ĝi resumas la historion de la portugaloj kaj ties grandeco laŭ la stilo de la Eneido de kiu li prenis la mirindajn kaj mitologiajn elementojn. La centra epizodo estas la ekspedicio de Vasco de Gama ĉe la Kabo de Bona Espero, sed inkludas ankaŭ aliajn pintajn momentojn de la drama historio, ne nur eposajn kaj heroajn, sed ankaŭ de intensa homa dramismo; ĝi inkludas ankaŭ grandiozajn priskribojn. La heroo de la poemo estas la portugala popolo, kaj tial ĝi estas la nacia monumento de la portugala literaturo kaj unu el la plej naciaj verkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. Ferreira — Perspectiva do Romantismo Português . Lisboa, Moraes, 1979.
  • José Luis Gavilanes Laso kaj António Apolinário (kunord.): Historia de la literatura portuguesa, Cátedra, 2000
  • Ángel Marcos de Dios, Pedro Serra: Historia de la literatura portuguesa, Salamanca, Luso-Española de Ediciones, 1999
  • J. do Prado Coelho — A originalidade da literatura Portuguesa . Lisboa , 1977.
  • Miguel Real — Introdução à cultura portuguesa. Planeta eld., 2011.
  • Miguel Real — O Romance Português Contemporâneo. Caminho eld., 2012.
  • G. C. Rossi — A literatura italiana e a literatura de língua portuguesa. Porto, 1973.
  • A. J. Saraiva kaj O. Lopes — Historia da Literatura Portuguesa. Porto, 2010 (17ed.).
  • L. Stegagno Picchio — Historia do Teatro Português. Lisboa, 1969.
  • F. J. Vieira Pimentel — Presença : labor e destino de uma geração (1927-1940). Coimbra, 2003.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. João de Barros, GRAMMATICA DA Lingua Portuguesa com os mandamentos da Santa Mádre Igreja. (1530)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Literatura de Portugal en la hispana Vikipedio.