Galeglingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trobadoroj en miniaturo de la Cancionero da Ajuda (13a jarcento).

Galeglingva literaturo aŭ pli simple galega literaturo estas la aro de literaturaj verkoj verkitaj en galega lingvo.

Kiel okazas ĉe la plej parto de la aliaj latinidaj lingvoj, la unuaj literaturaj montroj en galega (tiam Galegportugala lingvo) datas reen el la Mezepoko. Post tiu mezepoka etapo (en kiu elstaris partikulare la poezia produktado), venis longa periodo de iom pli ol tri jarcentoj de literatura malfekundeco, nomita séculos escuros («malhelaj jarcentoj») kio koincidis kun preskaŭ totala abandono de la galega kiel literatura lingvo. Pro la rexurdimento (renaskiĝo", ekde komenco de la 19a jarcento, la literaturo en galega reekkultiviĝis kaj aperis fundamentaj figuroj kiel Rosalía de Castro. Jam en la 20a jarcento, antaŭ la Hispana Enlanda Milito graviĝis grupoj de intelektuloj kiel la Generación Nós (Generacio Ni) kaj la Irmandades da Fala (Frataro de la Lingvo), en kiuj estis verkistoj kiel Vicente Risco, Ramón Cabanillas kaj Castelao. Poste eblas konsideri du apartajn periodojn koincide proksimume, unu kun la frankisma diktaturo kaj alia kun la periodo el la Hispana transiro al demokratio ĝis hodiaŭ. Elstaraj verkistoj nuntempaj de la galega literaturo estas Xosé Luis Méndez Ferrín, Manuel Rivas kaj Suso de Toro.

Aliaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]