Celso Emilio Ferreiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celso Emilio Ferreiro
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1912 (1912-01-06)
en Celanova, Galegio
Morto 30-an de aŭgusto 1979 (1979-08-30) (67-jaraĝa)
en Vigo
Tombo Celanova vd
Lingvoj galega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Celso Emilio Ferreiro
Familio
Edz(in)o María Luisa Moraima Loredo Fernández vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto • poeto vd
Verkado
Verkoj Q3312330 ❦
Q12396325 ❦
Q12401820 ❦
Q12396243 ❦
Q123235406 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Celso Emilio FERREIRO Míguez (Celanova, 6a de januaro 1912 - Vigo, 1979) estis verkisto kaj politikisto de Galegio, Hispanio.

En la 1930-aj jaroj li jam aktivulis en la galegismaj junularoj. Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis rekrutita (kontraŭvole) de la flanko de Francisco Franco. Poste li studis juron. En la 1960-aj jaroj li publikigis la poemaron Longa noite de pedra (Longa nokto el ŝtono, 1962) alude al la diktatoreca epoko de la Frankisma Hispanio kaj fakte inspirita de prizona sperto.

En 1964 li partoprenis en la fondo de la komunisma partio Unión do Povo Galego. En 1966 li elmigris al Venezuelo, kie li kunlaboris kun diversaj galegaj iniciatoj kaj laboris por la ministraro de la prezidento Rafael Caldera.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • O soño sulagado (1955).
  • Longa noite de pedra (1962).
  • Viaxe ao país dos ananos (1968).
  • Cantigas de escarnio e maldicir (1968).
  • Paco Pixiña (1969)
  • A fronteira infinida (1972).
  • Ceminterio privado (1973).
  • Onde o mundo se chama Celanova (1974).
  • A taberna do galo (1978).

En Esperanto[redakti | redakti fonton]