Memoraĵoj de kampara knabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Xosé Neira Vilas.

La verko de Xosé Neira Vilas nome Memorias dun neno labrego (Memoraĵoj de kampara knabo) estas la plej legata libro de la galega literaturo. Tiu kaj aliaj, postaj verkoj, spegulas la kamparan mondon kaj elmigradon. Eblas distingi du grupojn de romanoj pri la kamparo: kun infana ĉefrolulo kaj kun plenkreska ĉefrolulo. La unuaj formas la tiel nomatan infan-ciklon kaj estas: Memorias dun neno labrego (Memoraĵoj de kampara knabo, 1961), Cartas a Lelo (Leteroj al Lelo, 1971) kaj Aqueles anos do Moncho (Tiuj jaroj de Moncho, 1977). La alian grupon, krude reflektantan la galegan kamparon de adolta perspektivo, konsistigas: Xente no rodicio (Homoj en la muelrado, 1965), A muller de ferro (La fer-virino, 1969) kaj Querido Tomás (Kara Tomás, 1980).

En esperanto[redakti | redakti fonton]

Memoraĵoj de kampara knabo aperis en julio 2017 ĉe la eldonejo Mondial de Novjorko, en traduko de Suso Moinhos. Ĝi enhavas antaŭparolon de Iolanda Galanes, de la Universitato de Vigo, fotaron de la aŭtoro, kronologion de la vivo de la aŭtoro kaj la libro, kaj ankaŭ la originalajn desegnojn de Isaac Díaz Pardo, aperintajn en la unua eldono en Galegio. La libro estis inkludita en la Serio Oriento-Okcidento de UEA. En septembro 2016 ĝi estis prezentita en la 32a ARKONES antaŭ ĝia apero, kaj kelkajn tagojn poste en la Universitato de Vigo, kadre de internacia kongreso pri tradukado. El la libro jam antaŭe aperis la ĉapitro titolita "Pachín" en Beletra Almanako 9.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La novelo prezentas la vivon de kampara knabo en la 1940-aj jaroj, tio estas tuj post la Hispana Enlanda Milito. Tiel la ĉefaj trajtoj estas la priskribo de malriĉeco, la deziro elmigradi kaj vidi aliajn etosojn, la priskribo de apudaj roluloj ktp. La perspektivo en unua gramatika persono ebligas la rigardon al la realo pere de kongrua prismo. La strukturo de la verka konsistas el dekses epizodoj kun po unu aparta temo:

  • "Mi estas...". Memportreto kie hegemonias dezirojn forveturi kaj verki libron.
  • "Perdita". La knabo kaŝiĝis, ĉar li estis punita de sia patro, ĉar li siavice estis frapinta filon de riĉulo.
  • "Sendia" estas sentaŭgulo, kiu kontraŭas la instruitan religian kredaron.
  • "Funebro" de la onklo Braulio. Pro tio la knabo suferas hejmenfermon kaj apartigon de distrado.
  • "La granduloj". Kontraŭstaro kun la mondo de plenkreskuloj.
  • "Ameriko" estas la prirevata sopiro de malriĉaj galegoj. La frato de la knabo jam elmigris tien, sed la avo tute kontraŭas tiun tendencon.
  • "Pachín". Rilato kun la hundo.
  • "Traserĉado". La knabo trovis trezoron, nome fermitan skatolon, kiun li ne kapablas malfermi.
  • "Eladia" estas la alloga nova instruistino, la knabo enamiĝas.
  • "La fajro", tio estas fajrofesto de Sankta Johano.
  • "La morto" de la avo.
  • "Mia amiko" Lelo estas la nura amiko de la knabo. Ili kunpasigas la tempon tute amikeme. Sed ĉio finas.
  • "Sakristiano". La knabo ricevas sian unuan pagitan taskon, helpi en la preĝejaj aferoj.
  • "La ĵuro". Parolado kun la entombigisto pri la morto, la homoj ktp.
  • "La ŝtono". La knabo vundis Manolito-n, nome filon de riĉulo. Tio okazigas revolucian katastrofon.
  • "Destino". La knabo estas forsendita por prilabori sian vivon kaj ripari la faritan damaĝon. Finfine li trovas sian propran vivon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]