Gil Vicente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gil Vicente
(1465-1536)
Portugala dramverkisto
Portugala dramverkisto
Persona informo
Gil Vicente
Naskiĝo 1465
en Lisbono, Portugalio
Morto 1536
en Guimarães, Portugalio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispanaportugala [#]
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio [#]
Alma mater Universitato de Salamanko [#]
Familio
Infanoj Paula Vicente [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkistoaktoro [#]
Verkado
Verkoj Auto da Barca do Inferno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gil Vicente (1465-1536) estis poeto kaj teatroverkisto naskiĝinta en Lisbono. Li verkis tiel majstre en la portugala kiel en la hispana lingvoj: oni konservas 44 teatro-verkojn el kiuj 15 en la portugala, 11 en la hispana kaj la ceteraj en ambaŭ lingvoj. Li kunlaboris en la verkado de la Ĝenerala Kanzonaro de García de Resende.

La poezio de Gil Vicente ricevis fortan influon de la tradicia kastilia liriko kaj de la antikvaj kanzonoj galega-portugalaj, kaj elstaras pro la simpleco, popularaj formoj kaj muzikemo de liaj esprimoj. Tiu stilo multe influos kelkaj jarcentoj poste en la nuntempa hispana poezio, speciale en la tiel nomata "Generacio de 1927".

Kiel teatroverkisto li evoluis de la naivaj paŝtistaj esprimoformoj al tiuj pli kompleksaj de la socia satiro kaj al certa simbolisma teatro, kiel antaŭveninto al formuloj kaj temoj kiuj karakterizos tiun de Calderón de la Barca.

Gil Vicente ankaŭ montris sian talenton kiel muziko-verkisto, li komponis muzikaĵojn pri sakra stilo, en kiuj enkondukis popularaj melodioj kaj polifoniaj kantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]