Breĉo (geografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montobreĉo en la geomorfologio kaj geografio estas mallarĝa entranĉaĵo en montokresto. Pli larĝa entranĉaĵo inter montoj nomiĝas montoselo. La altodiferenco inter montopinto kaj la plej alte situanta breĉo, ĝis kiu oni devas malsupreniri por atingi pli altan montopinton, nomiĝas elstareco; la elstareco estas grava kriterio por klasifiki pinton kiel memstara monto.

Kontraŭe al montoseloj, montobreĉoj plej ofte estas krutaj kaj malinvitaj, do ne taŭgaj kiel montpasejo, almenaŭ ne por veturila transporto (ĉaroj). Iuj el ili tamen estis antaŭe uzataj por ŝarĝotrasporto per azenoj, muloj, hinojĉevaloj (ŝarĝbestoj, germane: Saumtier).

La plejmulto de la montobreĉoj ne havas nomon. Multaj duoblaj pintoj estas separataj per karaktera montobreĉo. Ofte montobreĉoj en altmontaro estas kovritaj per neĝokornico.

Bildoj de montobreĉoj[redakti | redakti fonton]