Glisparaŝuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Glisparaŝuto estas speco de paraŝuto uzata por glisparaŝutado. Glisparaŝuto estas senmotora kaj konsistas el flugilo (aŭ veloĉapo) farita el ŝtofo, kiu estas ligita per ŝnuroj al zonaĵo.

Ekde la tero: Kapti la venton.
Plene levita glisparaŝuto por eki de la tero.

Teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Flugilo[redakti | redakti fonton]

La glisparaŝuto estas speco de flugilo farita el tre malpeza kaj nepenetrebla ŝtofo, t. e., nek la akvo nek la aero povas trairi la ŝtofon (materialo Porcher Sport & Gelvenor). La flugilo estas kudrita en formo de ĉeloj. La flugiloj povas havi de 24 ĝis 58 ĉelojn. En la antaŭa flanko de la flugilo estas aer-enirejoj. Kiam la piloto kuras kontraŭ la vento, la aero batas kontraŭ la antaŭa flanko de la ekipaĵo kaj eniras en la flugilon. La aero povas eniri en la ŝtofajn ĉelojn, sed ne povas eliri. La aer-premo igas la ŝtofon akiri la formon de flugilo. Malsimile al la paraŝuto, la pilotoj de glisparaŝutoj ne devas salti el aviadilo. Ili povas salti el montaro.

La piloto pendas de la ŝtofa flugilo per ŝnuroj farita el speciala necedema materialo. Tiuj ĉi ŝnuroj povas rezisti multajn kilogramojn (la nome de komercaj materialoj estas Dyneema, Kevlar/Aramid). La ŝnuroj kunligas la flugilon al la rimenoj. La rimenoj estas ankaŭ faritaj el tre necedema materialo kaj estas uzataj por kunligi la ŝnurojn al la ŝtofa seĝo.

Parapentiste dome 1.jpg

La piloto estas konektita al speciala seĝo en kiun la paraŝuto estas enmetita. Faritaj el speciala spongo, modernaj seĝoj havas specialajn sistemojn por la protektado de la spino (vertebraro).

Glisparaŝuto estas tre malpeza. Ĝi pezas entute 12–18 kg-ojn kaj povas flugi 20 ĝis 65 kilometrojn hore.