Nun Kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nun maldekstre, Kun dekstre.

Nun Kun estas monta masivo konsistanta el paro de montopintoj en Himalajo: nome Nun, 7,135 m kaj ties najbara pinto Kun, 7,077 m.[1] Nun estas unu el la plej altaj montopintoj en la parto de Himalajo kiu kuŝas en la flanko de Barato de la Kontrollinio en Ladako. La masivo estas apud la valo Suru, en la distrikto Kargil ĉirkaŭ 250 km oriente de Srinagar, nome ĉefurbo de la najbara Ĝamuo kaj Kaŝmiro. La masivo Nun Kun estas limigita norde de la valo Suru kaj de la montaro Zanskar. Oriente ĝi estas flankigita de la valo Suru kaj de la monto Pensila (4400 m), pasejo kiu separas Suru el la valo Zanskar. Sude kuŝas la Kiŝtŭar Nacia Parko kaj la rivero Kraŝ Nai. Sudokcidente kaj sude estas amaso da glaĉeroj, pintoj kaj riveroj kiuj havigas aliron al la refionoj Kaŝmiro, Kiŝtŭar kaj Doda de la unia teritorio Ĝamuo kaj Kaŝmiro. La rokoj dominantaj estas stratigitaj sedimentaj rokoj komponitaj de argilo kaj sabloŝtono. Metamorfaj rokoj kaj granito estas en kelkaj lokoj. La areo estas riĉa en mineraloj speciale grenato.[2]

Kun estas norde de Nun kaj estas separata el ĝi per neĝokovrita altebenaĵo ĉirkaŭ 4 km longa. La montopinto Pinnacle kun 6,930 m estas la tria plej alta montopinto de la grupo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ciferoj pri la alto de Kun varias inter 7,035 m kaj 7,086 m.
  2. Abbey, Brigadier Ashok (2018). “Nun- Mountain King of the Suru Valley”, The Himalayan Journal 73, p. 88–99.