Nanda Devi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nanda Devi
monto [+]

Supermara alteco7 816 m [+]
Koordinatoj30° 22′ N, 79° 58′ O (mapo)30.37388888888979.970833333333Koordinatoj: 30° 22′ N, 79° 58′ O (mapo)

Alteco7 816 m

Nanda Devi (Barato)
Nanda Devi (Barato)
DEC
Nanda Devi
Nanda Devi
Map
Nanda Devi
Vikimedia Komunejo:  Nanda Devi [+]
vdr
Monto Nanda Devi.

Nanda Devi (en Hindia: नन्दा देवी) estas la dua plej alta monto en Barato post Kanĉenĝango kaj la plej alta situa tute ene de la lando. (Kanĉenĝango, kiu estas pli alta, estas sur la limo de Barato kaj Nepalo.) Ĝi estas la 23a plej alta pinto en la mondo. Ĝi estis konsiderata la plej alta monto en la mondo antaŭ kalkuloj faritaj en 1808 montris, ke Dhaulagiri estas pli alta. Ĝi estis ankaŭ la plej alta monto en Barato ĝis 1975 kiam Sikimo, ŝtato en kiu estas Kanĉenĝango, aliĝis al Barato. Ĝi estas parto de Garhŭal Himalajo, kaj estas en la distrikto Ĉamoli de Utarakando, inter la valo Riŝiganga okcidente kaj la valo Goriganga oriente. La pinto, kies nomo signifas "Feliĉiga Diino",[1] estas konsiderata la patron-diino de la Utarakanda Himalajo. Agnoske al la religia gravo kaj por protekto de ties fragila ekosistemo, kaj la pinto kaj la cirklo de altaj montoj kiuj estas ĉirkaŭe — la Nanda Devi protektejo — estis fermita kaj al lokanoj kaj al montogrimpistoj en 1983. La ĉirkaŭa Nanda Devi Nacia Parko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1988.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andy Fanshawe kaj Stephen Venables, Himalaya Alpine-Style, Hodder and Stoughton, 1995, ISBN 0-340-64931-3.