Rara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rara estas la plej granda kaj profunda nesalakva lago en la Nepala Himalajo. Ĝi estas la ĉefa trajto de la Rara Nacia Parko, situa en la distriktoj Jumla kaj Mugu.[1] En septembro 2007, ĝi estis deklarita Ramsar-loko, kovrante 1583 ha inklude la ĉirkaŭan malsekejon.[2]

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

La lago Rara kuŝas je alto de 2990 m, havas akvareon de 10.8 km², maksimuman profundon de 167 m, estas 5.1 km longa kaj 2.7 km larĝa. Ĝi drenas en la rivero Mugu Karnali tra la rivero Nijar.[3] Ĝia akvokvalito estas karakterizita per alta pH, konduktiveco kaj totala malmoleco. Ĝi estis klasita kiel oligotrofa ĉar ĝi estas iomete poluita.[4]

Fotaro[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2007) Nepal Biodiversity Resource Book. Protected Areas, Ramsar Sites, and World Heritage Sites. Kathmandu: International Centre for Integrated Mountain Development, Ministry of Environment, Science and Technology, in cooperation with United Nations Environment Programme, Regional Office for Asia and the Pacific. ISBN 978-92-9115-033-5.
  2. (2009) “Wise use of Wetlands in Nepal”, Banko Janakari 19 (3), p. 10–17. 
  3. (2009) “High Altitude Ramsar Sites of Nepal”, The Initiation, p. 135–148. 
  4. (missing) “Study of Himalayan Lakes in Nepal”, ?.