Takino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Takino
Budorcas taxicolor01.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: Budorcas
Specio: B. taxicolor
Budorcas taxicolor
Hodgson, 1850
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La takino (Budorcas taxicolor) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj loĝas en Tibeto, Junano, Siĉŭano, kaj Ŝenŝjio de Ĉinio kaj la norda parto de Birmo, Asamo de Hindio kaj Butano. Estas tri subspecioj de takinoj. La himalaja takino vivas en Tibeto kaj Junnan de Ĉinio kaj la norda parto de Birmo, Assam de Hindio kaj Bhutano: ĝiaj haroj estas malhelbrunaj. La siĉŭana takino loĝas en Siĉŭan-provinco: ĝia harkoloro estas pli hela ol tiu de la himalaja takino. La plej bela, orhara takino sin trovas en Ĉinling-montaro de Ŝenŝji-provinco. Ĝi havas longajn orharojn tutkorpe. La takino estas dika kun kornoj strange kreskantaj: ili elkreskas rekte supren el la osta kresto de la kranio kaj abrupte sin turnas eksteren kaj poste leviĝas supren-malantaŭen. La virtakino altas 130-136 cm, longas 185-215 cm, kaj pezas pli ol 300 kg.

La takinoj vivas sur altaj montoj 2 600-4 400 metrojn super la marnivelo kaj apartenas al la altmontaj bestoj. Tage ili ripozas en bambuaro aŭ ĉina fotiniaro (Photinia serrulata), matene kaj vespere ili eliras serĉi manĝaĵon. Somere ili agas kelkdek-ope, iam eĉ pli-ol-centope. Herboj kaj aliaj junaj altmontaj vegetaloj estas iliaj manĝaĵoj. Vintre ili kelkope descendas al malpli alta loko por manĝi bambuajn foliojn, ŝosojn kaj arboŝelon. Maljunaj virtakinoj ofte agas unuope aŭ du-tri-ope. Kvankam aspekte ili estas korpulentaj, ili tamen povas rapide fuĝi for de la malamiko. Ili estas sufiĉe ferocaj. En bambuaro aŭ fotiniaro oni povas trovi padojn faritajn de takinoj dum ilia serĉado de manĝaĵo kaj natura salo. La sensoj de takinoj estas ne tre akraj. Julio kaj aŭgusto estas ilia pariĝa tempo. La takinino naskas ĉiufoje unu idon en marto aŭ aprilo. La gravedeco daŭras ok kaj duonan monatojn. Tri tagojn post sia naskiĝo la takinido jam povas sekvi, sian patrinon ĉien. Dum la pariĝa tempo inter virtakinoj ofte okazas kruela luktado por gajni takininojn. La takino estas rara besto, la orhara takino neniam estis eksponita ekster Ĉinio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio