Namĉa Barŭa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monto Namĉa Barŭa.

Namĉa Barŭa, Namcha BarwaNamchabarwa (en tibeta: གནམས་ལྕགས་འབར་བ།, Wylie: Gnams lcags 'bar ba, Tibeta pinjino: Namjagbarwa; en ĉina: 南迦巴瓦峰, en pinjino: Nánjiābāwǎ Fēng) estas monto en la Tibeta Himalajo. La tradicia difino de Himalajo kiel etenda el la Induso al Bramaputro faras ĝin la plej orienta pinto de la tuta montaro, kaj ĝi estas la plej alta pinto de sia propra sekcio same kiel la plej orienta pinto de la Tero super 7 600 metroj.[1]

Grimpohistorio[redakti | redakti fonton]

Namĉa Barŭa estis esplorita en 1912 fare de britaj esploristoj sed la areo restis praktike nevizitita ĝis ĉinaj alpinistoj ekklopodis la pinton en la 1980-aj jaroj. Kvankam ili esploris multajn vojojn, ili ne atingis la pinton.[2] En 1990 ĉin-japana ekspedicio rekognoskis la pinton.[3] Alia kuna ekspedicio atingis 7 460 metrojn en 1991 sed perdis membron Hiroŝi Oniŝi pro lavango.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Neate, Jill (1990). High Asia: An Illustrated History of the 7,000 Metre Peaks. Seattle: Mountaineers Books. pp. 1–4, 14–15. ISBN 0-89886-238-8.
  2. Neate, 1990, op. cit..
  3. "Namcha Barwa" (PDF). American Alpine Journal. Boulder, Colorado: American Alpine Club. 33 (65): 285. 1991. Alirita la 19an de majo, 2011.
  4. Tsuneo Shigehiro. "China Japan joint expedition to Namcha Barwa 1992". Alirita la 19an de majo, 2011.