Himalaja kaprikorno
La Himalaja kaprikorno (Capricornis thar) estas natura kapro indiĝena de orienta Himalajo kaj orienta kaj sudorienta Bangladeŝo. Ĝi estas listigita kiel Preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj ĉar la populacio estas konsiderata malpliiĝanta pro habitatoperdo kaj ĉasado por akiri viandon.[1]
Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]
Himalaja kaprikorno vivas en orienta kaj sudorienta Bangladeŝo, Butano, Nepalo, norda Barato inklude Sikimon kaj provincoj oriente de Bangladeŝo, Tibeto kaj eble en okcidenta Birmo.[1]
Konservado[redakti | redakti fonton]
Capricornis thar estas listigita en CITES Apendico I.[1]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Habitato de la Himalaja kaprikorno en la Pangolaĥa Rezerverjo, Orienta Sikimo.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Duckworth, J.W. (2008). “Capricornis thar”, Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj 2008, p. e.T3816A10096556. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T3816A10096556.en.