Orientaj Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordaj Alpoj: rigardo okcidenten trans Sellrainer montoj, la valo de la supra Inn, Silvretta, Verwall, Lecht-valaj Alpoj, Mieminga montoĉeno kaj Wetterstein-montoĉeno.
Orientaj Alpoj
divido de la Alpoj en okcidentaj Alpoj kaj orientaj Alpoj (Ostalpen en bildo)
divido de la Alpoj en okcidentaj Alpoj kaj orientaj Alpoj (Ostalpen en bildo)
montara sistemo
La plej alta punkto Piz Bernina (4 049 m)
Longeco 1 200 km
Areo 200 000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Hercina montaro
Karpatoj
Apenino
Dinaraj montoj
Subaj tutaĵoj Okcidentaj Alpoj
Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo Italujo, Svislando, Germanujo, Liĥtenŝtejno, Aŭstrio, Slovenujo, Hungarujo
Geografia situo 47° 0′ N, 12° 0′ O (mapo)4712Koordinatoj: 47° 0′ N, 12° 0′ O (mapo) f1
Map
Orientaj Alpoj
vdr

La Orientaj Alpoj estas la orienta parto de la montaro Alpoj, t.e. la montaraj partoj oriente de la linio de la Konstanca lago laŭlonge de la Rejno trans Splugopasejo al la lago de Como. Kompare al la Okcidentaj Alpoj ili estas pli malaltaj kaj kun malpli da altaj pasejoj. La Orientaj Alpoj etendiĝas de Svisio kaj Liĥtenŝtejno trans Aŭstrio ĝis Hungarujo en la sudo ĝis Italujo kaj Slovenujo. Parto de la okcidentaj Alpoj apartenas ankaŭ al Germanujo.

Ĝeneralaj areoj de la Orientaj Alpoj[redakti | redakti fonton]

La orientaj Alpoj estas pli malaltaj ol la okcidentaj Alpoj, same la plej multaj montaraj pasejoj ne estas tiom altaj kiom en la okcidentaj Alpoj. La alpa arko en la oriento estas malpli kurba ol tiu en la okcidento. La Orientaj Alpoj havas en sia okcidenta parto fortan sudokcidentan kverfaltado, kiu iras ĝis Verona. La meza parto estas forte dividita en orient – okcidenta direkto, tiuj longitudaj valoj de la grandaj alpaj riveroj Inn, Salzach, Enns, Adiĝo/Eisack, Gail/Dravo kaj Muro/Mürz, kiuj sekvas la tektonajn dislokiĝadojn. Tipe por la Orientaj Alpoj estas la montarĉenoj. Orienten ili ĉirkaŭas grandajn randajn basenojn (Baseno de Vieno, Baseno de Graz kaj aliaj). Ili faras kurbon en la nordo, kie ili proksimiĝas je malmultaj kilometroj al la Bohemia masivo, en nordoriento al la Karpatoj. En la mezo randa ĉeno malaltiĝas en la Panonia ebenaĵo. La sudaj ĉenoj turniĝas suden kaj transiras proksime de la norda fino de la Adria maro en la Dinara montaro. Entute la orientaj Alpoj estas pli larĝaj kaj pli multflanke dividitaj ol la okcidentaj Alpoj, tial oni devas ofte pasi 2 ĝis 4 montarpasejojn pasante la Alpojn.

La plej multaj riveroj de la orientaj Alpoj montras hazardajn fendajn trarompvaloj norden aŭ suden, kiuj dividas la Orientajn Alpojn je longituda direkto en pluraj grupoj. La plej granda enalpa baseno estas la Baseno de Klagenfurt. La orientaj Alpoj havas multajn lagojn (Salzkammergut, karintiaj lagoj) kaj marĉojn. La plej alta monto de la orientaj Alpoj estas Piz Bernina, kiu estas 4.049 m alta kaj tiele la unusola Kvarmilulo tie.

La orientaj Alpoj apartenas al jenaj ŝtatoj (laŭ la montara areo):

Kun areo de nur ĉ. 50 km² ĉe la Montaro Sopron Hungarujo havas tre malgrandan parton de la orientaj Alpoj (plej alta monto: Bren kun 606 m, kaj la duono kuŝas en Aŭstrio).

Divido de la Orientaj Alpoj[redakti | redakti fonton]

Geomorfologia divido[redakti | redakti fonton]

La grandaj longitudaj valoj utilas pri la divido inter nordaj, mezaj kaj sudaj Alpoj. Tiuj ofte sekvas la limojn inter la rokaĵaro, parte ili tratranĉas la limojn de la rokaĵoj. La preciza divido sekvas plej ofte la valojn. En la orientaj Alpoj separiĝas la kristalaj Centraj Alpoj en grandaj valaj linioj de la plej nordaj aŭ plej sudaj sistemoj - precipe la nordaj kaj sudaj Kalkalpoj.

Tektona divido[redakti | redakti fonton]

Simpligita geologia mapo de la Alpoj.

Geologie oni povas distingi tri regionojn: Okcidentaj Alpoj, Orientaj Alpoj kaj Sudaj Alpoj.[1]

Petrologia divido[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kriterioj de la Petrologio, la Orientaj Alpoj estas divideblaj en sep klimat-geologiaj zonoj. Male al la Okcidentaj Alpoj la Orientaj Alpoj ne inkludas aŭtoĥtonajn masivojn; ili estas kovr- kaj fald-montaroj, kie okcidentalpaj kovraĵoj nur videblas rande en geologiaj montrejoj.

  • sabloŝtona zono (fliŝozono) kun molasaj zonoj – mallarĝe ĝis mezlarĝe, plilarĝiĝante okcidenten kaj orienten
  • norda kalkozono (Nordaj Kalkalpoj) – ĉefa amaso de la Nordalpoj
  • norda ardeza-graŭvaka zono –baza montaro de la kalko, grava en la tirola kaj stiria regionoj, kristalina zono – egalas preskaŭ la ĉefa alpa kresto respektive la centraj Alpoj
  • suda ardeza- graŭvaka zono – ĉe la suda landlimo de Aŭstrio
  • suda kalkzono (suda Kalkalpoj) – plejparte en Slovenujo kaj Italujo
  • suda sabloŝtona zono – apenaŭ ekzistanta; en Italujo

En orienta Tirolo kaj Karintio la kovraĵdivido kaj la petrologiaj zonoj ne koincidas. La „Gailtaler Alpen“ situas norde de la alpa-dinara areo, kaj konsistas tamen el kalkŝtono kaj tial ili ofte estas metitaj al la suda kalkozono (kaj tial al la sudaj Alpoj). La suda ardeza zono estas ĉirkaŭita en la „Karniaj alpoj“ de montĉenoj de la suda kalkozono.

Okcidente troviĝas bone rimarkebla S-forma kurbiĝo de la ŝtonaĵzonoj. La kristala zono iras ĝis Silvretta de la sudo kaj kurbiĝas tie orienten.

La kalka zono formas en la regiono de la Garda-Lago karakterizan spronon etendiĝanta multajn kilometrojn suden de la ordinara suda limo.

Rigardo de la monto Schafberg ĉe la lago Mondsee sur la fliŝaj montoj, de la Nordaj Antaŭalpoj kaj la randaj morenoj de la monto Hausruck, akj fone la Bohemia masivo.

Norda sabloŝtona zono/fliŝa zono kaj molasa zono[redakti | redakti fonton]

La sabloŝtona zono, ankaŭ nomata fliŝa zono, konsistas el ŝtonaĵoj el la kretaceo kaj el la paleogeno. Ĝi estas multe pli alta ol la Antaŭalpoj. La fliŝzono estas relative mallarĝa en la okcidentaj partoj de la montaro Bregenzerwald, orienten ĝi etendiĝas de la rivero Salzach trans la montoj de la Salzkammergut, Eisenwurzen ĝis Wienerwald, inter ili ĝi parte mankas, ekzemple en kelkaj partoj de la Bavaraj Alpoj. Ĝi altas ĉ. 1000 m sed atingas en la suda parto de Bregenzerwald pli ol 2.000 m super marnivelo. En Salzkammergut la limo de fliŝo kaj kalko formas kovraĵstonaĵojn (Drachenwand, Schafberg, Höllengebirge, Traunstein). La ŝtonaĵoj kiel el fliŝo, marno kaj argilardezo estas veterrezistaj, ili formas por la fliŝzonoj tipajn montodorsojn kaj kupolojn; en la okcidento ankaŭ montarajn krestojn. La montoj de la fliŝa zono estas grandparte kovrataj de folimiksarbaro kaj herbejoj. La ofte dika, loma veterdisfala kovraĵo emas al deklivglitado. Pro rapida forfluo de la akvo post pluvego ofte aperas altakvo.

La Ĉealpa Molaso formas la nordan randon. Ĝi estigas la eroziajn ŝtonŝutaĵojn (konglomeraĵojn). Karakterize estas la transira zono de la Alpoj ĝis la Antaŭalpoj, kie estas morenoj.

Nordaj Kalkalpoj[redakti | redakti fonton]

Rigardo al la ĉefa Karvendelo-ĉeno.

La Nordaj Kalkalpoj konsistas el mezozoikaj ŝtonaĵoj (precipe triasaĵoj). La Kalkalpoj povas esti dividataj en Kalkaj Antaŭalpoj kaj Altaj Kalkalpoj.

Nordaj Kalkaj Antaŭalpoj[redakti | redakti fonton]

La Kalkaj Antaŭalpoj konsistas el dolomitoj kaj kalkoj kaj estas mezmontaro kun alteco de ĝis 1600 m. La nordaj Kalkalpoj estas grandparte kovrataj de picemiksarbaro. En la kalko estiĝas karstaj formoj. La unuopaj pli altaj montaroj estas ÖtscherSengsengebirge.

Nordaj kalkaj altaj Alpoj[redakti | redakti fonton]

Iomete pli sude de la kalkaj Antaŭalpoj etendiĝas la rokaj altaj Kalkalpoj, kiuj konsistas grandparte el kalkoj, en la oriento el dolomitoj. De la montoj Kaiser ekzistas okcidenten plejparte akvo-malriĉaj montoĉenoj kaj cirkoj kaj dikegaj ŝtonŝutaĵoj. Precipe bone videblaj estas la montoĉenoj en Leĥtalaj Alpoj, la Wetterstein kaj la Karwendel.

Norda ardeza–graŭvaka zono[redakti | redakti fonton]

Rigardo de la lago de Zell, dekstre la Schmittenhöhe de la ardezaj alpoj, vidalvide Hohe Tauern (Kitzsteinhorn).

La ardeza–graŭvaka zono estas malvasta strio el paleozoikaj ardezo, sabloŝtono ksj kalko. En la okcidento la Ardezaj Alpoj (ankaŭ nomataj „gresmontoj“) montras alpopaŝtejojn sur la montodorsoj kaj fontoriĉajn dorsojn kaj krespojn. Ili konsistas el Kitzbühel-aj Alpoj (Tirolaj) kaj Salcburgaj ardezaj Alpoj. Al la graŭvaka zono apartenas Ferercaj Alpoj kun siaj grandaj kalkaj blokoj. La Ardezaj Alpoj havas stokejojn de fero- kaj kuproerco, magnezito, grafito kaj talko. La Ardezaj Alpoj grandparte situas en okcidento.

Norda laŭlongvala ĉeno[redakti | redakti fonton]

La norda laŭlongvala ĉeno estas la proksima limo inter la Nordaj kaj Mezaj Alpoj. Ĝi iras rande de la ardeza zono: Walgau (malsupra Ill) – Klostertal – Arlberg – Stanzertal – Inntal – Zillertal – Gerlospaß (aŭ Inn-valo – valo de Ellmau – pasejo de Grießen – Saalachtal – akvodislimo de Zell – Salzach-valo) – Wagrainer Höhe – (aŭ Fritztal) – Ennstal – Paltental – Schoberpass – Liesingtal – Mur-valo – Mürz-valo – Semmering – Schwarza-valo.

Centraj Alpoj[redakti | redakti fonton]

Fellhorn (Allgäuer Alpoj).

La Centraj Alpoj estas grandparte identaj kun la kristala zono el antaŭkambriaj kaj paleozoikaj restaĵoj de variskaj montaroj kaj la Tauernfenster. Ili konsistas ĉefe el malmola gnejso kaj skisto, kiuj ne tralasas akvon.

La Centraj Alpoj havas multajn fontojn, riveretojn kaj lagojn, grandajn glaĉerojn (antaŭ ĉio Hohe Tauern, Zillertal-aj Alpoj, Stubaier-aj Alpoj, Venostaj Alpoj, Silvretta, Ortler, Bernina-grupo). Ekzistas grandaj diferencoj en alteco kaj formoj inter la okcidentaj kaj orientaj Centraj Alpoj:

En la okcidento troviĝas la Silvretta kaj Vervala grupoj kun akraj „kornoj“; Venostaj Alpoj kaj Stubaier-aj Alpoj. Ĉi tie situas la dua plej alta monto en Aŭstrio, nome la Wildspitze, kaj la montoj Weißkugel kaj Zuckerhütl.

Oriente de la monto Brenner estas la longaj ĉenoj de la Zillertal-aj Alpoj kaj Hohe Tauern kun multaj glaĉeroj.

Sudaj Alpoj[redakti | redakti fonton]

Rigardo de la Schlinig-valo al la Ortler-Alpoj, parto de la Orientaj Alpoj.

En la Sudaj Alpoj la longitudaj valoj estas tie en la kalka zono. La Gailtal-aj Alpoj estas parto de la Sudalpoj same la Linz-aj Dolomitoj kaj ĝia fino estas la altebena montaro Villacher Alpe (Dobraĉo).

Sudaj Kalkalpoj[redakti | redakti fonton]

Tri Pintoj (suda Tirolo).
Triglav (Slovenujo).

La limo inter la Centraj Alpoj kaj la sudaj Kalkalpoj estas la periadria faŭlto.

Sudaj longitudaj valoj[redakti | redakti fonton]

La sudaj longitudaj valoj estas la limo inter la Centraj Alpoj kaj la Suda Alpoj. Ĝi iras de la Puster-valo (Rienzvalo– Toblacher Feld – supra valo de la Dravo) tra la Dravovalo ĝis la baseno de Klagenfurt kaj la valo de la Meza. La longituda valo estas plilarĝigita de glaĉero kaj havas grandajn konusmontojn kaj malsekajn valajn grundojn.

Suda ardeza zono[redakti | redakti fonton]

La suda ardeza zono ne plu estas longituda zono, sed estas fermita preskaŭ kompakta arealo. Ĝi konsistas el Karniaj Alpoj, kun ĝiaj rondigitaj ardezaj montoj kaj -seloj, kiuj estas superitaj de paleozoikaj kalkaj dentoj kaj blokoj (Hohe Warte). Oriente de la rivero Gailitz troviĝas la kalka montoĉeno de la Karavanko (Hochstuhl). Sub la rokaj vandoj troviĝas plej ofte densa picearo kun relative malmultaj montaj paŝtejoj. La suda pinto de Aŭstrio iras ĝis la Kamniško-Savinjske Alpoj.

Sudaj sabloŝtonaj Alpoj[redakti | redakti fonton]

La suda sabloŝtona zono troviĝas nur en la Lombardaj Alpoj inter la Lago de Como kaj la Iseo-lago, en la Venetiaj Alpoj (Belluneser Voralpen, Suda parto de la Sudaj Karniaj Alpoj) inte la riveroj Brenta kaj Tagliamento, kaj en la oriento en la friula-slovena limregiono kaj la valo de la rivero Soĉa (Soča). En Trentino kaj la montoj Gardaseeberge la kalko rekte malaperas en la Pada ebenaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ingo Lachainer: url=http://www.uni-graz.at/geowww/exkursion/alpenex/geologie.htm Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine wayback 20060927184731 Geologie der Ostalpen und Exkursionsschwerpunkte., Exkursionsführer Alpen-Exkursion 1999, Institut für Geographie und Raumforschung, Karl-Franzens-Universität Graz (versio de la 6a de sept. 2012 ĉe archive.is).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]