Gerlospaß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la belega Gerlos-montpasejo inter Salcburgio kaj Tirolo

GerlospaßPinzgauer Höhe estas strata montpasejo en Aŭstrujo inter Pinzgau en Salcburgio kaj la valo Zillertal de Distrikto Schwaz en Tirolo. Gia uesta ramplo kondukas disde Zell am Ziller trans la tirola vilaĝo Gerlos ĝis alteco de 1531 metroj. Poste la eosta ramplo dividiĝas: la malnova strato sobkondukas al Wald im Pinzgau dume la pli nova unue eĉ pli sor etengiĝas ĝis 1628 metroj. Poste ĉi tiu ankaŭ kondukas ĝis Wald trans Krimml.[1]

Malnova itinero[redakti | redakti fonton]

La pli norda malnova strato ne estas permesata por veturo de kamionoj kaj ĉaroj kaj vintre ne ĉiam funkcias. Ĝi estas parto de la federacia ŝoseo B 165 Gerlosstraße.

Nova itinero[redakti | redakti fonton]

La pli suda strato kiu germane nomiĝas Gerlos- Alpenstraße estis starigita en la 1960-aj jaroj fare de la entrepreno Großglockner Hochalpenstraßen AG kaj estas malfermita dum la tuta jaroj. Ĝia plej alta punkto kondukas preter la skiada zonoj Gerlosplatte, troviĝante en sia salcburgia parto ne tute 4 kilometrojn pli oriente de la plej malalta intermona kronpunkto. Ĉiuj aŭtistoj devas pagi vojimposton ĉe budo kiu troviĝas proksime de la plej alta strato punkto.

Jenas la profiloj por Alpenstraße:

  • disde la salcburgia Wald im Pinzgau: 743 metroj sur 10 kilometroj da longeco kun averaĝa dekliveco de 7,4 % kaj maksimuma de 9 %.
  • disde la tirola Zell am Ziller: 1053 metroj sur 33,5 kilometroj kun averaĝa dekliveco de 3,1 % kaj maksimuma de 15 %.

Biciklada sporto[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ stratoj ne malofte estas okazigejoj de bicikladaj konkursoj invitante ankaŭ al privataj ekskursoj. Memkompreneble tiucele pli ŝatata estas la senkamiontrafika, pli malnova strato. Etapoj okazis tie ĉi ekz. en 2008 ene de la konkurso Deutschland-Tour aŭ en 2009 ene de Giro d'Italia.

Ĉirkaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sude de la intermonto troviĝas la akvobaraĵo Durlaßboden kaj sudoriente la konataj akvofaloj de Krimml.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffan Bruns: Alpenpässe – Geschichte der alpinen Passübergänge. Von der Donau zur Adria, volumo 4, Staackmann, Munkeno 2011, ISBN 978-3-88675-274-4, p. 63-64

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Österreichische Karte 1:50.000. Arkivita el la originalo je 2008-08-26. Alirita 2023-05-05.