Saltu al enhavo

Akvofaloj de Krimml

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kaskadegoj de Krimml
vido de la vilaĝo Krimml disde la faloj; dekstre envale (ne surbilde) estas Vorderkrimml, kie troviĝas la fina stacidomo

La akvofaloj de Krimml estas kun suma falalteco de 385 m la plej altaj en Aŭstrio. Ili situas ene de la Nacia parko Hohe Tauern. Ilin estigas la rojo Krimmler Ache; ties akvo enfluas en Salzach kaj poste en Inn (apud Haiming).

Estiĝo kaj akvokvantoj

[redakti | redakti fonton]

La escepta alteco de la falo (la supra, meza kaj malsupra Achenfall havas altecon de 145 m, 100 m kaj 140 m) rezultas el la geologia formiĝo de tiu ĉi montara regiono, kiam la centraj partoj de la Alpoj ŝvelis ĉirkaŭ 30 milionojn da jaroj antaŭe, kaŭzite de la kolizio de la afrika kun la eŭrazia plato. La supra valo de Salzach restis. Tiu diferenco en alteco estis pliseverigita dum la glaciepoko per potenca glacifluo kiu formigis la ĉefvalojn profunde. La fakto ke la akvofalaj ŝtupoj estis konservitaj en tiu ĉi alteco, estas klarigita per tio, ke ĉi tie aperas zono de aparte malmola roko (granito; Tauern-fenestro), ĉe kies rando troviĝas la akvofaloj.

La rojo Krimmler Ache estas tipa glaĉera rivereto. 12% de ĝia akvokolekta areo de 110.7 km² estas glacikovrita, kio rezultigas forte ŝanĝantan akvofluon dum la tago kaj la jaro. En la monatoj da junio kaj julio ĉirkaŭ 5,6 m³/s fluas, dume en februaro ĝi estas nur proksimume de 0,14 m³/s. La plej granda elfluo ĝis nun estis dum la inundo de la 25-a de aŭgusto 1987, kun maksimumo de 166.7 m³/s, kiu kaŭzis masivan detruon. La ĉiutaga maksimuma senŝargiĝo okazas inter la 9 p.m. kaj noktomezo ĉar la degelakvo bezonas 9–12 horojn por moviĝi la 18 km de la glaĉerpordego ĝis la kaskadoj mem.

Ekonomia uzo

[redakti | redakti fonton]

La grandega akvokvanto kombinita kun la alta kapo nature signifas egale altan nivelon de akvoenergio kaj tiel eble reakirebla elektra energio. Jam 1899, provoj estis faritaj por la unua fojo por transdoni la akvofalojn al la manoj de entreprenisto por fabrikceloj. Tamen, tio ne estis realigata. La ĉefaj kontraŭargumentoj estis, unuflanke, la forte ŝanĝiĝanta kvanto de akvo kaj, aliflanke, la turismo, kiu jam floris. En la jaroj kiuj sekvis denove kaj ade avideco de la energiindustrio estis; planoj tiaj ĉesis finfine en 1967 post aljuĝo Eŭropa naturprotekto-diplomo fare de la Konsilio de Eŭropo.

Laŭ studo de la privata Paracelsus-medicinuniversitato (Salzburg/Nurenbergo) Universitato la akvonebulo povas mildigi astmajn simptomojn pro sia enhavo de elektre ŝargitaj partikloj. Tamen aliaj fakuloj kritikas la validecon de la studo nesufiĉa.[1]

Vojoj tien kaj turismo

[redakti | redakti fonton]

Jam dum mezepoko ekzistis mulvojo laŭ la akvofaloj kaj Achen-valo trans la Krimmler Tauern (2633 m) ĝis Sudtirolo. La plej gravaj komercaj varoj transportitaj estas salo suden kaj vino norden. La kabanego Krimmler Tauernhaus unue estis menciita en dokumento en 1389. En la 16-a jarcento la trafiko tiel ekgravis ke nova itinero estis aranĝita. La ĉirkaŭa naturo ne interesas la tiamajn vojaĝantojn. Sekve la nova vojo Krimmler Tauernweg nur kondukas proksime akvofaloj se la tereno tion necesigas.

Nur en la 18-a jarcento la angloj precipe ekvojaĝis sur la tuta eŭropa kontinento, ofte pro scienca intereso. Por ke vojaĝantoj povu vidi pli bone la kaskadegojn sen multe da fortostreĉo la ĉefadministranto de Mittersill Ignaz von Kürsinger konstruigis padon al la supra fino de la malsupra falo ĉirkaŭ en la jaro 1835: tie ankaŭ starigitis dometo por migrademuloj kaj pentristoj. En 1879 la pinzgau-a sekcio la alpoklubo Deutscher und Österreichischer Alpenverein promiciis la padon Krimmler Tauernweg je panorama aventurmigradopado. Konkrete Warnsdorf-anoj aktivis en 1901 en plua etendigo. La konstruo fariĝis necesa ĉar post la alveno de Pinzgau-fervojo kondukanta disde Zell am See ĝis Krimml ekde 1897, la nombro da vizitantoj draste pliiĝis (1905: 8.600 vizitantoj). Ekde 1904 marŝantoj sur la pado Krimmler Wasserfallweg devis pagi vojimposton (en la jaro 2021: 5 €). La pado nun kondukas proksime al la akvofaloj kaj serpentumas en mallarĝaj kaj krutaj serpentoj. Tial vizitantoj devus esti en bona fizika kondiĉo se ili volas grimpi la akvofalon ĝisfine supren.[2]Ili krom la pozitivajn efektojn al la loka ekonomio ankaŭ alportas problemojn. Ĉi tiuj inkluzivas, unuflanke, la trafikan ŝarĝon kaj, aliflanke, la erozio-damaĝon en la areo de la vojaro. Tre belaj vidoj estas garantiitaj el pluraj vidpunktoj. La migrovojon prizorgas nun la Warnsdorf/Krimml-sekcio de Aŭstra Alpa Klubo (ÖAV).[3]

Pluraj migradebloj kaj publika transporto

[redakti | redakti fonton]

Post la supreniro al la supra rando de la faloj laŭ la akvofalvojo (ĉ. unu horo) ekzistas diversaj ebloj por plua promenado laŭ la valo Krimmler Achental: post du horoj oni povas atingi la kabanon Krimmler Tauernhaus (1631 m). De tie oni povas aŭ sekvi la valon Achental ĝis la kabano Warnsdorfer Hütte (2336 m, tri horoj) aŭ deturniĝi al la valo Rainbachtal kaj post tri horoj atingi la kabanon Richterhütte (2374 m; prizorgas ĝin la sekcio Bergfreunde/Rheydt).

La buslinioj 670 kaj 671 alportas oni ĝis haltejo proksime de la enirejo. Apud la bushaltejo estas abunda parkumejoj por privataj aŭtoposedantoj. Estis ĉiam ankaŭ planoj plilongigi la relojn de la loka fervojlinio. Bedaŭrinde estas ĝia finhaltejo je Vorderkrimml, kelkajn kilometrojn for de la vilaĝocentro respektive de la akvofalparadizenirejo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Slupetzky, Heinz und Wiesenegger, Johannes: "Vom Schnee, Eis, Schmelzwasser und Regen zum Gletscherbach – Hydrologie der Krimmler Ache", ĉe: Krimmler Wasserfälle, Festschrift 25 Jahre Europäisches Naturschutzdiplom 1967–1992, Innsbruck 1993
  • Stocker, Erich: "Zur Geomorphologie der Krimmler Wasserfälle", ĉe: Krimmler Wasserfälle, Festschrift 25 Jahre Europäisches Naturschutzdiplom 1967–1992, Innsbruck 1993

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Wasserfälle gegen Asthma: Wirkung fraglich"
  2. En la 2010-aj jaroj akvofaloj estas unu el la plej gravaj turismaj vidindaĵoj en Aŭstrio, kun mezumo de 400 miloj da vizitantoj.
  3. foto de enirbileto