Krimml

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krimml
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio • katastra loĝloko de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5743
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 847  (2018) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 13′ N, 12° 10′ O (mapo)47.21833333333312.173333333333Koordinatoj: 47° 13′ N, 12° 10′ O (mapo) [+]
Alto 1 067 m [+]
Areo 169,21 km² (16 921 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Krimml (Lando Salcburgo)
Krimml (Lando Salcburgo)
DEC
Krimml
Krimml
Situo de Krimml
Krimml (Aŭstrio)
Krimml (Aŭstrio)
DEC
Krimml
Krimml
Situo de Krimml

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Krimml [+]
vdr

Krimml estas komunumo en la federacia lando (subŝtato) Salcburgio en Aŭstrio, 54 km distance de la ĉefloko Zell am See en la salcburgia distrikto Pinzgau.

Rigardo de la akvofaloj al Krimml

Konataj estas la Akvofaloj de Krimml kun falalteco de entute 380 m.

Krimml estas la sola komunumo de Salcburgio, kiu limas al Italio. Tiu cirkonstanco en somero 1947 ebligis la tielnomatan Judofuĝon de Krimml. Miloj da judaj fuĝantoj el Orienteŭropo antaŭe uzis la alpopasejojn en la de la Britoj kaj Francoj okupitaj zonoj de Aŭstrio. Post la barigo de tiuj pasejoj, 5000 judaj rifuĝantoj tra Krimml kaj la Krimmler Achental pasis la Krimmler Tauernpass por veni tra Italio al Palestino. En la Krimmler Tauernhaus ili faris interstacion, kie la gastigantino Liesl Geisler-Scharfettter sindediĉe zorgis por ili.[1]

En la kvartalo Oberkrimml troviĝas la kapostacio okcidenta de la etŝpura Pinzgau-fervojo.

Homoj rilataj al Krimml[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Onlineauftritt Die Presse Judith Brandtner: Schaut´s net aus´m Fenster. 5000 jüdische Flüchtlinge überqueren den Krimmler Tauernpass. Ziel: Palästina.