Schmittenhöhe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schmittenhöhe
Blick von Thumersbach nach Zell am See.jpg
Rigardo al Schmittenhöhe super Zell am See
Alteco 1 965 m
Situo Salcburgio, AT
Montaro Kitzbühl-Alpoj
Koordinatoj 47°19′45″N 12°44′16″E  /  47.32917°N, 12.73778°O / 47.32917; 12.73778 (Schmittenhöhe)
v  d  r
Information icon.svg

La Schmittenhöhe (elparolu: ŝmitnhee) estas monto 1965 m super marnivelo, je la orienta rando de la Kitzbüheler Alpen. Ĝi estas la hejmmonto de Zell am See, de kie telefero kondukas al la pinto. Tie oni havas grandiozan rigardon al pli ol 30 altegaj montoj pli ol trimilmetraj kaj al la Zeller See, al la vasta valbaseno kaj la tuta valo de la Saalach.

La Schmittenhöhe estas vintrosportejo kun belaj skiejoj. Ekde la Schmittenhöhe startas multaj flugoj glisparaŝutaj en la valojn de la Pinzgau, kiuj pro sia orient-okcident-orientiĝo kaj sia rektlinia etendiĝo ebligas longajn flugojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]