Anton Wallner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anton-Wallner-monumento, Krimml

Anton WALLNER (naskiĝinta en 1768 en Krimml, mortinta la 15-an de februaro 1810 en Vieno) estis la gastejestro de Gasthof Aichberger en Matrei in Osttirol / Distrikto Lienz). Li taksitis de kelkaj historiistoj la salcburgia ekvivalentulo de la tirola ribelulo Andreas Hofer.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La naskiĝidomo de Wallner en Krimml

Wallner naskiĝis sur la bieno Hinterlehengut kaj edzinigis en 1785 la filinon de la Walder-gastejestro el Wald im Pinzgau / Pinzgau, Theresia Egger. En 1791 li vendis la gepatran bienon kaj akiris la Aicherger-gastejestro en Orienta Tirolo.

Antaŭ la fono de la Tirola ribelo dum la Kvina Koalicimilito estiĝis ankaŭ en Salcburgio rezistadanaro kontraŭ la francaj kaj bavaraj okupantoj. Pafisttaĉmentoj sub la komando de Wallner okupis gravajn montajn trapasejojn en Salcburgio. Kiam en la 27.7.1809 bavaraj trupoj intencis marŝi - sub franca gvidado - tra Pongau al Pinzgau, okazis la Batalo ĉe Lange Brugge en Taxenbach (kune kun Johann Panzl). En la aŭgusto samjara oni sukcese forpelis la bavarojn tra Lofer kaj Unken reen al Bad Reichenhall.

Per la Packontrakto de Schönbrunn (14.10.1809) la Aŭstra imperio devis cedi Salcburgion; Wallner retiriĝis al Matrei in Osttirol. Sed mallonge malfrue iĝis nova ribelo kaj Wallner nomumitis denove gvidanto de marodantoj. Ili unue havis sukceson ĉe la monteto Aineter Bergl en Orienta Tirolo; pro la plimulto de la francaj trupoj la sorto baldaŭ turniĝis (ekz. ĉe batalo en Schneizlreuth-Melleck). Oni proskribis Wallner-on kaj metis monpremion de 1000 guldenoj por lia aresto. Wallner fuĝis tra Heiligenblut / Distrikto Spittal an der Drau al Vieno. Tie la imperiestro mem peris al li bienon kaj jaran pensionon de 500 guldenoj promesante plenan subtenon por la vien-ena venigo de la familio. La anonco pri la morto de la edzino kaj de la infanoj kiel ankaŭ pri la detruo de lia gastejo (tio ĉi estis nekorekte) ŝokegis lin. Li mortis en malsanulejo en la aŭstria ĉefurbo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La kazerno en Saalfelden nomitis por li Anton-Wallner-Kaserne. Samloke ekzistas ekde 1987 ankaŭ studenta korporacio kiu nomiĝas p.B.! Anton Wallner.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Josef Lahnsteiner: Oberpinzgau. Von Krimml bis Kaprun. Eine Sammlung geschichtlicher, kunsthistorischer und heimatkundlicher Notizen für die Freunde der Heimat. 1956, p. 198–199

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]