Saalfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Saalfelden
vala panoramo kun impona alpa fono
vala panoramo kun impona alpa fono

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5760 [+]
Retpaĝaro saalfelden.at [+]
Demografio
Loĝantaro 16 400  (2016) [+]
Loĝdenso 139 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 26′ N, 12° 51′ O47.42694444444412.848333333333Koordinatoj: 47° 26′ N, 12° 51′ O [+]
Alto 744 m [+]
Areo 118,36 km² (11 836 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Saalfelden
Situo de Saalfelden
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Saalfelden [+]
Information icon.svg
vdr

Saalfelden, formale per plena nomo Saalfelden am Steinernen Meer [ZA:Lfeldn am ŝtajnernen ME:R] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2016 en la komunumo vivis 16 400 loĝantoj. La komunumo estas la centra loko de la pincgaŭa parto de la valo de Saalach, ĝi estas la plej loĝantaroriĉa urbo de la Pinzgau.

Kvankam Saalfelden inter la komunumoj de la Pinzgau de ĉiam havis la plej multajn loĝantojn, la urbo ne estas la sidejo de administrejo de la distrikto, sed en Zell am See.

Saalfelden 2008
Urbocentro de Saalfelden

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Religiaj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Frua historio kaj antikveco

La unuaj elfositaĵoj el la Baseno de Saalfelden datumas de la 3a jarmilo a.K. El tiu epoko, la Neolitiko, estas ankaŭ la en 1891 elfosita batalhakilo kun traborita preniltrueto kies ekzakta troviĝloko ne plu konatas. Kuproekspluato tiam floris. El la pli frua ferepoko maloftas la trovitaĵoj kio konkludigas onin ke la setlado en la regiono malpli grandiĝis. Nur dum la juna ferepoko (2a-1a jc. a.K.) la nombro de la setlantoj denove senteblis. Tiam setlis la keltoj en Pinzgau kaj de tiu ĉi epoko datumas la fama Cervo disde Biberg-monto, bronza plastikaĵo en formo de sidanta cervo. Laŭ nunaj esploroj la loko de troviĝo kaj fariĝo ne nepre devus esti identa. Tamen klaras ke temas pri laboraĵo de zono situanta norde de la Alpoj. El la tempo de la Romia Imperio raras la mencioj. Nur kelkaj nomoj atestas la gravan influon de romia kulturo (kp. Bisontio el kiu formiĝis Pinzgau; Marcon el kiu formiĝis Marzon).

Mezepoko

Ekde la 7a jarcento bavaroj eksetlis en la baseno. La lokonomfinaĵoj je -ing-ham pro tio tipas. Sekve iĝis kunfandiĝo de ĝermanoj kaj italidoj. Envale plurfojis la ĝermanaj toponimiaĵoj, dume la italidaj estis pliaj ĉe montaj kaj basenrandaj zonoj. En la 8-a jarcento skribitis la plej malnova posedajxregistro eklezia. Danke al tio oni ankaŭ informiĝas pri la graveco de Ruperto de Salcburgo kiel apostolo de la bavaroj. En ĝi raportatas ke pastro nome Boso transdonis kelkajn bienojn en lokoj den la regiono Salzburggau (Saalfelden, Zell am See, Wals). Saalfelden ja eksplicite menciatas kiel ankaŭ la rivero Saalach (in Bisoncio, quod nunc Pinzgo dictur atque ad Salvet super Sala). Poste la tiama Bavario iĝis parto de la regno de la frankoj kaj ekvalidis la frankonia grafia konstitucio. En Instalitis en Pinzgau (la hodiaŭa Distrikto Zell am See) du graflandoj el kiuj la en la uesto de la distrikto kreita grafujo ekzakte egalas al la nuna tribunaldistrikto de Mittersill; la dua grafujo etendiĝis je la resto de la nuna Distrikto Zell am See. Por la jaro 930 konatas ke certa grafo Dietmar havus posedaĵojn en Saalfelden. Lia (verŝajne) filo samnoma Dietmar transdonis al ĉefepiskopo salcburga Hartwig ŝanĝe la bienojn en kaj ĉirkaŭ Saalfelden. Tiel estis metita la fundamenta ŝtono por la evoluo de Saalfelden je ŝatata komercnodo. La jarcentoj 11-a kaj 12-a titolatas la periodo de la sinjoroj de Saalfelden (Herren von Saalfelden). En la jaro 1228a akiris arkiepiskopo Eberhardo la 2-a perŝanĝe fare de la bavaroj la nunan Pinzgaŭ-teritorion. En la transdondokumento Saalfelden ne jam nomatas vilaĝo sed basena pejzaĝo (Salfeld - kampo de salikoj). En 1290 Gebhard von Felben perdis Kastelon Lichtenberg favore al la ĉefepiskopujo salcburga kaj sekve instalitis en 1294 ĉefepiskopa tribunalo landa en Saalfelden (Landgericht Saalfelden). Ĉirkaŭ la mezo de la 14a jarcento unuafoje nomatas Saalfelden komercloko. Kunmeto de la landa tribunalo kun la administradejo de Liĉtenberg-kastelo iĝis en 1418; la novo (Pfleggericht Lichtenberg) submetitis je la responso de la administristo burga.

Modernaj epokoj

La restinta historio tre kuntekstas kun eklezia historio. Furoris ankaŭ tie ĉi persekutoj de laŭdiraj sorĉistinoj. Unu el la unuaj tormentoj estis en 1565 en Saalfelden kaj brulmortigo de sorĉistino okazis tuj poste. Tamen la centro de kontraŭsorĉistina agadaĉo estis en Mittersill kio daŭris ĝis la 18a jarcento. Saalfelden iĝis komunumo iomete ribelema post kiam la lasta reganta princĉefepiskopo estis foririnta al ekzilo je Vieno en 1801. La kamparanoj emfazante ke mankus landa suvereno rifuzis pagi impostojn forstajn. Ankaŭ el la 1811a jaro raportatas ke mankus el devo de 1000 guldenoj sep centoj. Inter la 17a kaj la 19a jarcentoj la ekonomio en Saalfelden lamis ankaŭ pro la ŝanĝiĝo de la komercvojoj: la vartrafiko iradis pere de Pongau kaj Lungau pli oriente. Tamen ekgravis fiksitaj merkatotagoj; ĉefbazartagoj en Saalfelden estis la mardoj.

19a jarcento

Dum la Napoleonaj Militoj la administrado necese pli kaj pli ekmemstaris. En 1811 fajrego detruis kvazaŭ la tutan kernon ene de nur kvar horoj: brulkonsumitis 107 domoj kaj la preĝejoj kaj pli ol 800 homoj iĝis senhejmaj. Venis mona kaj vara helpoj el multaj komunumoj de Salcburgio kaj Bavario. Post 1811 enkondukitis la unuaj modernaj prikonstruaj leĝoj. En 1816, post ses jaroj da bavaria okupiĝo, Saalfelden definitive iĝis aŭstria. En 1864, post ekvalido de novaj komunumarleĝoj, ankaŭ Saalfelden povis profiti de novaj devoj kaj rajtoj. En 1873 venis ne nur stacidomo al Saalfelden sed ankaŭ la ekago de socialdemokratoj; jam en 1901 dum parlamenta balotado du trionoj de la donitaj voĉoj estis en favoro de socialdemokratio. En 1899 kreitis moderna tubaro por akvoprovizo anstataŭigonta du publikajn kaj 20 privatajn putojn.

20a jarcento ĝis hodiaŭ

Je la tempo de da turno inter 19a kaj 20a jarcento rajtis iĝi urbestroj nur veraj burĝoj; tiaj personoj en la 5.12.1896 estis nombre nur 63.

  • 1891–1912 Urbestreco de Josef Eberhart (1849–1912)

Eberhart gvidis Saalfelden en la 20an jarcenton. Jam en la unua deĵorjaro fonditis post lia komisio ŝparkaso. Lia iniciato ankaŭ ebligis instalon de akvokondukilo el Kalmbach-torento en 1899. En 1905 faritis en la kvartalo Bachwinkl centralo elektrika kio tre plibonigis la stratan iluminon kaj repuŝon de oleaj lumoj. En 1906 inaŭguritis nova lernejo. Du jarojn antaŭ lia morto Saalfelden havis jam 5589 enloĝantojn.

  • 1912–1919 Urbestreco de Johann Eiböck (1870–1945)

En la 16.2.1912 elektitis Eiböck, kies deĵoro malfacilis ĉefe pro la eksplodo de la Unua mondmilito; tio bone legitis en protokoloj de la urbodomaj komisionoj. Premis la lokajnojn ankaŭ malabundo da loĝejoj ĉar multaj homoj venis de ekstere por ekloĝi en Saalfelden. Tiam oni akiris ankaŭ la Wagner-Hartl-bienon por starigi centre modernan urbodomon. La komunumo vendis la ne bezonatajn bienerojn sub la kondiĉoj ke la aĉetontoj ne rajtus revendi ilin je pli alta prezo. Krome starigitis infanĝardeno. Post la fino de la monarkio Aŭstrio-Hungario kaj eko de respubliko okazis la unuaj balotoj por la landa parlamento en la 6.4.1919.

  • 1919–1934 Urbestreco de Josef Riedler (1873–1965)

La instruisto Josef Riedler estis la unua socialdemokratia urbestro saalfeldena. Inter 1922 kaj 1934 li ankaŭ membris al la salcburgia landa parlamento; dum Aŭstrofaŝismo lia politika kaj malpolitika deĵoroj malekis. Li devis retiriĝi pli frue ol normale. Unu lia ŝatokupo estis mineralogio; liaj kolektoj admireblas en al regionhistoria muzeo de Kastelo Ritzen.

  • 1934–1936 Provizora administro de la merkata komunumo kaj de la landa komunumo de Saalfelden

Murditis en 1935 la el Kehlbach originanta sinjorino Elise Traŭner; la murdisto, ŝia tiama koramiko, arestitis kaj mortpunitis en la 30.11.1935 en Salcburgo.

  • 1936–1938 Urbestreco de Bartholomäus Fersterer (1882–1949)

Dum la deĵoro de Bartholomäus Fersterer starigitis granda kazerno por kio la komunumo devis cedi senrekompence grundojn. En 1937 loĝis en Saalfelden homoj. Je Anschluss-referendumo oficiale 99,03% voĉdonis en favoro de aliĝo al Nazia Germanio; kreskis ankaŭ la kvoto de anoj de NSDAP. Nedekomratie demisiigitis urbestro Fersterer en 1938.

  • 1938–1945 Urbestreco de Hans Grosslercher (1896–1994)

En la 18.3.1938 Hans Großlerĉer nomumitis provizora urbestro fare de la landa registaro. Ankaŭ la sekvintajn jarojn problemis la demando je loĝejoj.

  • 1945–1949 Urbestreco de Raimund Rohrmoser (1901–1977)

Post la fino de la Dua mondmilito Saalfelden apartenis al la usono|usona okupadzono de Aŭstrio. Rohrmoser flegis bonajn kontaktojn al la okupantoj ne povante plenumi ĉiujn demandojn de la loĝantaro. Fare de la usona milita administrado instalitis centro por iamaj koncentrejanoj, punlaboristoj kaj senhejmuloj. Pro ke Rohrmoser faris malklarajn komercon per grundoj li ne plu reelektitis en 1949.

  • 1949–1972 Urbestreco de Adam Pichler (1907–1989)

Saalfelden malmodernis tiutempe sur multaj kampoj, ekz. koncerne la kvaliton de stratoj kaj akvoprovizado. Komencitis la reguligo de Urslau-rivero kaj instalitis centra remizo/konstruaĵdeponejo. Ankaŭ la situacio loĝeja pliboniĝis ege. La kooperativoj loĝejkonstruaj Heimat Österreich kaj Bergland zorgis pri la starigo de multaj luebaj respektive aĉeteblaj apartamentoj. Sekve postulitis ankaŭ la plimultiĝo de lernejoj - kio ankaŭ plenumitis. Post la definitiva memstariĝo de Aŭstrio kaj la foriro de usonaj trupoj el Saalfelden ekestis je dispono en la kvartalo Buergerau pluraj konstruaĵoj kiujn rajtis uzi la Gimnazio de Saalfelden (BEA). Baldaŭ Saalfelden iĝis centro lerneja. En 1971 la komunumo havis 10.175 enloĝantojn.

  • 1972–1978 Urbestreco de Karl Reinthaler (1913–2000)

Pro sanecaj kialoj deĵoris la socialdemokrato Karl Reinthaler nur dum ses jaroj urbestrece. Li estis estinta inter 1942 kaj 1945 politika kaptito de la nazioj. Kontraŭe al aliaj li intence ofte parolis pri tiu malfacila tempo. Sub lia periodo deĵora ekiĝis la konstruo de Bergland-loĝdomblokoj kaj fondiĝis la Teknika lernejo HTL kaj la Porvirinprofesia faklernejo HBLA. Ankaŭ la naĝejo de ĉe Obsmarkt komplete restaŭritis.

Transpreninte la deĵoron jam en 1978 Schwaiger nur en 1979 devis prezenti sin je baloto. Tiam venis la resanighelpa centro de ĉe Ritzensee-lago, la konstruo de la festohalo, la kreo de piedira zono, la konstruo de gimnastikhalo por la mezlernejo malgimnazia, la starigo de pluraj infanĝardenoj kaj de ringa akvokondukilaro, la plibonigo de la rubforigo pere de la firmao ZEMKA kaj la plialtigo de la akvokvalito en riveroj pere de Reinhalteverband Mittleres Saalachtal. Ankaŭ la voluntuloj fajrobrigadaj ricevis novan domon kiel ankaŭ la speciale apototaj gelernantoj. Skisaltejo en Uttenhofen konstruitis kie en 1988 jam okazis la ĉampionado por junuloj en nordia skiado. PKL (hodiaŭa nomo: SIG Combibloc]] ekproduktis modernajn ujojn por trinkaĵoj kaj iĝis unu el la plej gravaj uzinoj en Saalfelden.

  • 1996–2013 Urbestreco de Günter Schied (1956–)

Ankaŭ Schied transprenis la laboron ene de parlamenta periodo de la antaŭulo kaj konfirmitis poste brave. La evoluo komunuma intertempe antaŭeniĝis senĉese. Krom lernejpligrandiglaboroj kaj novkonstruoj starigitis la kulturejo Kunsthaus Nexus kvazaŭ posteulanta Galerie Simmerl de la 1970-aj jaroj. Sub lia egido ankaŭ plialtrangiĝis Saalfelden je urbo en la jaro 2000. La en 1980 farita festohalo restaŭritis en 2005 kaj ŝanĝitis je vera kaj moderna kongresejo. Ankaŭ stratoj multaj pliboniĝis. Planoj pri nova sportstadiono kaj centronevitanta strato-neto laŭlonge de nordo kaj sudo ankaŭ repensitis. La publika deponejo/flegejo maŝinara krome forlasis la urbocentron por ekgasti en pli moderna ejaro. En 2002 kaj 2005 trafis la regionon de Saalfelden akregaj tempestoj kaj akvegoj. La forigo de ŝotrotavolo ŝutiĝinta je Urslau-rivero daŭris plurajn monatojn.

  • 2013-hodiaŭ Urbestreco de Erich Rohrmoser

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas el la centro kaj la sekvontaj partoj/vilaĝetoj:

  • Almdorf
  • Bachwinkl
  • Breitenbergham
  • Bsuch
  • Deuting
  • Dorfheim
  • Euring
  • Gerling
  • Haid
  • Harham
  • Hof
  • Kehlbach
  • Lenzing
  • Letting
  • Marzon
  • Niederhaus
  • Öd
  • Pabing
  • Pfaffenhofen
  • Pfaffing
  • Rain
  • Ramseiden
  • Ruhgassing
  • Schinking
  • Schmalenbergham
  • Schützing
  • Thor
  • Uttenhofen
  • Weikersbach
  • Wiesersberg
  • Wiesing

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Chronik der Gemeinde Saalfelden, eld. en januaro de 1992 (germanlingva)

Homoj kun ligoj al Saalfelden[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]