Gimnazio de Saalfelden (BEA)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la emblemo de la gimnazio de Saalfelden kun Kastelo Lichtenberg fone alte
centra enirejo

La Federacia gimnazio kaj sporta nehumanisma gimnazio Saalfelden (germane: Bundesgymnasium und Sportrealgymnasium, Sportgymnasium Salzburg 2, Raiffeisen-Skigymnasium Saalfelden) estas lernejo en Saalfelden, Aŭstrio, kie tre gravas sporto. Aneksita estas internejo nomita Supera internigejlernejo federacia (Höhere Internatsschule des Bundes/HIB). Lernejestrino en 2020 estas Romana Haslgrübler. Konataj instruistoj estis ekz. pri muziko Gottfried Plohovich, pri historio Hans Katschthaler kaj pri arto Gerald Schmid.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 10.10.1956 (la festa inaŭguro faritis sub la ĉeesto de la salcburga ĉefepiskopo Andreas Rohracher en la 25.11.1956) malfermitis sub la nomo de West-BEA en iamaj oficirloĝdomblokoj de la usonaj okupadtrupoj lernejo kaj internigejo kiu nomiĝis ĝis 1976 Bundeserziehungsanstalt (BEA), poste ĝis 2002 Höhere Internatsschule des Bundes (HIB). Sekve ĝi ne plu estis sub rekta federaciregistara estrado sed sub administrado landa alinomiĝinte Bundesgymnasium und Sportrealgymnasium Saalfelden.

Malgraŭ la sporta kromnomo la sukcesoj de la gelernantoj kaj gelernintoj neniam atingis meritojn de finstudinoj de aliaj similaj sportaj lernejoj de Aŭstrio (ekz. en Stams/ Distrikto Imst aŭ en Schladming/ Distrikto Liezen). Havas la lernejo ĉ. 100 geinstruistojn kaj pli ol 800 lernantojn. El ili loĝas pli ol 180 en la internejo. La listo de la lernejestroj (parte kun iliaj fakoj) jenas:

  • 1956–1965: Heinrich Gräven
  • 1965–1987: Herwig Leitgeb (historio, geografio)
  • 1987–1995: Alexander Rainer (filozofio, germanistiko)
  • 1995–2002: Helfried Wolf (filologioj angla kaj franca)
  • 2002–2010: Josef Hinterseer (germanistiko, historio)
  • 2010-2019: Josef Stritzinger (biologio, ĥemio)
  • ekde 2019: Romana Haslgrübler (informadiko)

Instrusistemo[redakti | redakti fonton]

La lernejo enkorpigas du lernejajn formojn, nome:

  • gimnazion/Gymnasium (lingvoj: angla, franca, itala, latina)
  • malhumanisman gimnazion/Realgymnasium

La sporta branĉo enhavas la erojn Skigymnasium (alpine, norde) kaj Freestylegymnasium (neĝtabule).

Infrastrukturo kaj klerigofertoj[redakti | redakti fonton]

La internigejo ofertas spacon al 180 gelernantoj. Trejniĝebloj estas en du propraj sporthaloj (el kiuj estas unu kun grimpvando), dura ludkampo, tenisejo, sportplaco kun kurejo de distanco de 400 metroj kaj malpezatletikaj aranĝitaĵoj. Vintre skikurado en Saalfelden mem abundas, dume descenda skiado kaj aliaj alpinaj sportspecoj prefere faratas en Kaprun, Saalbach-Hinterglemm kaj Maria Alm (Hinterreit).

Lernintoj famaj[redakti | redakti fonton]

Sportistoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj lernintoj kiuj sporte kaj nesporte pli malpli sukcesis:

Sukcesintoj nesporte[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]