Gerald Schmid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Gerald SCHMID (naskiĝinta en 23-a de julio 1928 en Malta / Distrikto Spittal an der Drau) estas aŭstra pedagogo kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schmid studis inter 1950-1955 ĉe la Viena Akademio ĉe la profesoroj Franz Elsner kaj Herbert Boeckl. Inter 1958-1988 li deĵoris kiel instruisto por pentrado kaj amatora metilaborado ĉe la gimnazio Höhere Internatsschule des Bundes (BEA) en Saalfelden. Tie oni ŝatis lian originalecon kaj artistecon. Ekde 1978 li havas atelieron situantan ĉe la rivero Jufersbach en Saalfelden. Li ĉiam sentis parencon artistan kun la karintia pentristo Franz Grabmayr (1927-2015).

Graveco[redakti | redakti fonton]

En fruaj kreivaj periodoj Schmid ŝmiradis kolorojn plurajn centimetrojn dikajn sur la oleajn pejzaĝbildojn. La postaj laboroj estas ankaŭ guaŝoj kaj akvareloj. Do la papero pli kaj pli heredis la funkcion bildoportantan de la iam ĉion superreginta tolo. Schmid ofte kritikis la nuran meton de koloroj por diversaj aferoj sen - laŭ li - nepra egaligo de koloro kun enhavo. Lia senpereco egalas al tio de Oskar Kokoschka. Schmid ŝatas la laboradon ekspresionisman pri eroj de la ĉirkaŭanta naturo (ekz. anakardiacoj, rokoj, radikoj, forputrintaj fazanoj kaj pomoj, malnovaj folioj, arbotrunkoj). Por li klaras la jeno: "Ein Bild lebt durch die gestaltete Form und Farbe - Bildo vivas per formitaj formo kaj koloro".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]