Christopher Schläffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Schläffer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1969 (1969-08-23) (54-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo ekonomikisto
TTT
Retejo http://www.veon.com
vdr

Christopher SCHLÄFFER (naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1969) estas aŭstra ekonomikisto, eŭropa teknologioficulo kaj internacie ŝatata[1] entreprenisto. Ĝis 2020 li estis Chief Digital Officer same kiel membro de la ĉefestraro de la grava telekomunikada VEON-grupo kaj fondinto de yetu/NYOUM. Li estas membro de la kontrolkomisiono de Amnestio Internacia.[2]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Schläffer pasigis la junulajn jarojn kune kun du fratoj kaj unu fratino en Maishofen kaj frekventis la Gimnazion BEA en Saalfelden ĝis 1987. Li studentis ĉe la viena Universitato de ekonomiko ĝis 1993, kiam li prezentis verkon sciencan pri ekologia impostreformo. kun

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Schläffer komencis sian komercan karieron ĉe Accenture, internacia konsultada, teknologia kaj subkontraktanta firmao.

En 1998 li eniris Deutsche Telekom, unu el la gvidaj telekomunikadfirmaoj de la mondo. En 2000 li iĝis Chief Strategy Officer ludonte ŝlosilan rolon en la transformo de la entrepreno. En 2002 liaj respondecaj kampoj estis etenditaj por ankaŭ inkludi esploradon kaj evoluon, teknologion (CTO) kaj informan teknologion (CIO) por la menciita grupo.

En 2006, Christopher Schläffer iĝis la Chief Product & Innovation Officer de Deutsche Telekom kaj tiel responsulo pri tutmonda produktprezento. En tiu ĉi rolo li estis membro de Executive Operating Board de la grupo deĵorante por strategiaj partnerecoj, ekzemple kun Apple, Samsung kaj Google. La 23-an de septembro 2008, kune kun Larry Page, Sergey Brin, Andy Rubin, Peter Chou kaj Cole Brodman, li publike senvualigis la unuan poŝtelefonon de la mondo bazitan sur Android-sistemo (T-Mobile G1).

En 2010, Schläffer surprize forlasis Deutsche Telekom por iĝi entreprenisto fondante yetu. Post kvar jaroj da evoluo, ĉe porkonsumanta elektronikmontrado okaze de la foiro IFA en Berlino 2014, li lanĉis la tutmonde unuan malferman hejman platformon por retoprogramaplikaĵoj uzeblaj tra aparatoj kaj operaciumoj. En 2015 Schläffer konfrontiĝis al malsukcesa financumo ĉe yetu utiligonte la malfermfontecteknologion por fondi NYOUM, multservan liveraĵoplatformon por hejma uzo.

En 2016 VimpelCom, elstarega tutmonda provizanto de telekomunikadservoj kun 235 milionoj da klientoj en 12 landoj, nomumis lin Chief Digital Officer kaj membron de sia ekzekutkomitato kun la tasko estri ciferecajn kaj komercajn funkciojn kaj helpi transformi la konzernon en firmaon eksterlondonan. Schläffer kontrolis la evoluon de VEON, libera interretplatformo kombinanta komunikadon, mesaĝadon kaj ajnan retservon kun datenanalizo kaj artefarita inteligenteco. Ĉe la Monda poŝtelefona kongreso 2017 VimpelCom sciigis alinomi la tutan kompanion VEON. Sed en 2018 Christopher Schläffer decidis forlasi la estraranon de VEON por reaktivi entreprenistece. Estante estraranestro li reorganizis la de li fonditan entreprenon NYOUM kiel komunikadplatformon (kun sidejo en Londono). En 2020 li iĝis ano de la kontrolkomisiono de Amnestio Internacia.[3][4]

Personaĵoj kaj aliaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Maishofen en Pinzgau kie Schläffer pasigis la junulajn jarojn

Christopher Schläffer estas edziĝinta kaj patro de du filinoj. Li interesiĝas pri politikaj aferoj, promociante "ekosocian" merkatan ekonomion kaj la sinceran informsocion. Li estas krome kunfondinto de internacia Beethoven-konkurso piana en Bonn. Ĝenerale Schläffer batalis por libera informadsocieto kaj kuntekste plibonigota interreto. Schäfer krome estas ŝirmanto de iamtheCODE.org, organizaĵo kun la celo trejni ĝis 2030 unu milionon da knabinoj kaj junaj virinoj en ŝtatoj de la Tria Mondo pri komputilprogramado.[5]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 2007, Christopher Schläffer estis honorita kiel "Young Global Leader" fare de Monda Ekonomia Forumo. Kiel fondinto de yetu, Christopher ricevis la germanan Energiefikigan premion kaj la premion "Paŝego en la tero de ideoj" dediĉitan al la cifereca revolucio fare de la prezidanto de Germanio. En 2016 Christopher estis nomita unu el la 100 plej novigemaj ciferecaj spertuloj tutmonde.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Applied Technology and Innovation Management, Arnold H., Erner M., Möckel P., Schläffer C, Springer, Berlin (2010), ISBN 978-3540888260
  • Umsetzung von offener Innovation durch industrielle Cluster und Public Private Partnerships, Bub U., Schläffer C., publikigite ĉe Beschleunigte Innovation mit regionalen und industrienahen Forschungsclustern IRB Verlag (2008), ISBN 978-3816774594
  • Convergent Media & Networks, Keynote Speech at the 12th German-Japanese Symposium, 2007

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Christopher Schläffer en la angla Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]