Gottfried Plohovich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gottfried Plohovich
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de marto 1926 (1926-03-10)
Morto 5-an de marto 2011 (2011-03-05) (84-jara)
en Saalfelden
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio dirigento, muzikologo
v  d  r
Information icon.svg
Ĉe la supera rando videblas envale la gimnazio BEA kie Plohovich estis muzikpedagogo multajn jarojn. La kastelo en la antaŭa fotero estas Kastelo Lichtenberg

Gottfried PLOHOVICH (naskiĝinta en Korneuburg la 10-an de marto 1926, mortinta la 5-an de marto 2011 en Saalfelden) estis aŭstra inĝeniero, pedagogo, komponisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post finstudo ĉe la Teknika faklernejo pri tekstilindustrio en Vieno, militservo ĉe la orienta fronto kaj militkaptiteco Plohovich trapasis la abiturientan ekzamenon en 1946. Ĝis 1950 li studis eklezian muzikon ĉe la Viena altlernejo pri muziko kaj figuraj artoj estante disĉiplo i.a. de Anton Heiller, Ernst Tittel kaj Hans Gillesberger.

En aŭtuno 1950 li venis al Saalfelden por agadi korusestrece kaj orgenistece; paralele li komisiitis organizi filion de Salzburger Musikschulwerk (muziklernejaro de Salcburgio) en Pinzgau. La de li fondita muziklernejon li gvidis ĝis 1980. Inter 1956 kaj 1981 li estis muzikpedagogo, korusestro kaj orkestrestro ĉe la saalfelden-a ŝtata Gimnazio de Saafelden (BEA).

La lokan muzikan vivon li multflanke apogis kaj moderigis. En 1952 fonditis de li vira koruso nomita Männerchor Saalfelden, kiun li gvidis ĝis 1977. Inter 1952 kaj 1962 li gvidis la blovmuzikistaron Bürgermusik Saalfelden. En 1978 estiĝis danke al lia instigo popolkantkoruso nomita Volksliedchor Saalfelden, krome li estris la popolkantkoruson Saalachtaler Volksliedchor.

Aliea instruado[redakti | redakti fonton]

Poste Plohovich gvidis la sekcion pri muzikisttrejnado ĉe la muzikuniversitato salcburga Mozarteum kaj estis instruisto ĉe la Instituto pri muzikpedagogiko de la universitato pri muziko kaj figuraj artoj en Graz.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Plohovich komponis pli ol 250 verkojn de diversaj muzikĝenroj.

Orkestraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Feste in Valencia, uverturo (1961)
  • Südliche Reise, uverturo (1969)
  • Dachstein-fanfaro (1980)
  • Schützengruß – marŝo de la Wallner-Schützen (1980)
  • Heimat am Steinernen Meer, suito kvarpeca (1982)
  • Schelmenstreiche, uverturo (1982)
  • Ewige Tauern, sinfonia poemo (1983)
  • Klingendes Fest, uverturo por koruso miksita kaj orkestro (1989)
  • Salzburger Lehrerhaus, marŝo (1997)
  • Mississippi-Melody, uverturo
  • Saalfeldner Schützenmarsch

Muziko eklezia[redakti | redakti fonton]

  • Es ist eine Ros'n aufgangen, por koruso miksita kaj orgeno
  • Ist finsta drausst, adventaj kantoj por miksita koruso/instrumentoj/orgeno
  • Lass dein Wort uns recht verstehen, por koruso miksita
  • Marien-Messe, meso por trivoĉa koruso miksita
  • Musikantenmesse, meso por koruso miksita kaj blovinstrumentistoj

Porkorusaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Feierabendbüchl, por virina koruso
  • Ist finsta draußt, por koruso miksita
  • Klinga und Singa, por koruso miksita
  • Wir wollen immer Freunde bleiben

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • kune kun Alois Eder: Ein halbes Jahrhundert Saalfeldner Musikkultur: 1950 – 2000, en Ritzenpost 17, Saalfelden 2005, 125 paĝoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Suppan, Wolfgang; Suppan, Armin: Das Neue Lexikon des Blasmusikwesens, 4. Auflage, Freiburg-Tiengen, Blasmusikverlag Schulz GmbH, 1994, ISBN 3-923058-07-1
  • Lang, Siegfried: Lexikon Österreichischer U-Musik-Komponisten im 20. Jahrhundert, Wien, Österreichischen Komponistenbundes (OKB)/Arbeitskreis U-Musik, 1987
  • Birsak, Kurt: Das große Salzburger Blasmusikbuch – Mit Ehrentafel der Salzburger Blasmusikkappellen, Wien, Verlag Christian Brandstätter, 1983

Deutsch, Walter: Das große Niederösterreichische Blasmusikbuch – Mit Ehrentafel der Niederösterreichischen Blasmusikkapellen, Wien: Verlag Christian Brandstätter, 1982

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]