Walter Schwaiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Walter Schwaiger
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1935 (1935-08-22)
Morto 25-an de decembro 2012 (2012-12-25) (77-jaraĝa)
Okupo
Okupo Kanceliero (Aŭstrio)
vdr
La iama fajrobrigadejo de Saalfelden, de Schwaiger ŝanĝita en klerigcentron.

Walter SCHWAIGER (naskiĝinta en la 22-a de aŭgusto 1935 en Saalfelden, mortinta en la 25-a de decembro 2012 samloke) estis aŭstra politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schwaiger grandiĝis sub modestaj kondiĉoj kune kun sia du jarojn pli aĝa frato en la urboparto Harham. Kiam li havis 7 jarojn la patro mortis. Post la lerneja tempo li ricevis trejnadon ĉe la aŭtoriparejo Rieger. Post kiam li laboris kiel kondukisto de maŝinveturiloj dum la elstarigo de la elektra centralo en Schwarzach, li ekdeĵoris en 1958 kiel mekanikisto en la porkonstruada provizejo (Bauhof) de Saalfelden. Post sukcesa ekzameniĝo pri la teĥnika servo, li ekestris la provizejon en 1968.

Kariero politika[redakti | redakti fonton]

La unuajn spertojn sur la kampo politika Schwaiger havis kiel ano de la Bauhof-entreprenkonsilio. Danke al Adam Pichler, la tiama urbestro kaj deputito de la parlamento en Vieno, kies ŝoforisto estis Schwaiger, li konatiĝis kun multaj politikistoj de unua rango. En 1966 li aniĝis al la urba konsilio por la socialdemokratia frakcio. Inter 1972 kaj 1978 li estis vicurbestro sub Karl Reinthaler, poste li iĝis urbestro por 18 jaroj.

Politikaj testamentaĵoj kaj spuroj de Schwaiger en Saalfelden[redakti | redakti fonton]

Dum lia regado la urbo Saalfelden profunde ŝanĝiĝis (i.a.):

  • la urbodoma placo iĝis zono por piedirantoj
  • instaliĝis la granda aŭtoparkejo centra
  • el la iama fajrbrigadejo iĝis klerigada kaj pluklerigada centro
  • Kastelo Ritzen ekgastigis la novan muzeon de arto regiona
  • la mezlernejo en la urbokerno pligrandiĝis
  • la infanĝardeno en la urboparto Lenzing alikonstruiĝis
  • lernejo por socialaj profesioj malfermis la pordojn
  • konstruigo de la festhalo (hodiaŭ kongrescentro)
  • novkonstruo de lerneja sporthalo en la urbocentro
  • muntigo de skisaltejo en la urboparto Uttenhofen kaj sekva okazigo de ĉampionadoj
  • enkonduko de la deviga apartigo de rubaĵoj kiel unua komunumo en Salcburgio
  • setligo de la internacie aktiva firmao PKL/SIG fabrikanta kartonskatoletojn por trinkaĵoj kaj nutraĵoj
  • akvopuriga instalaĵo (ZEMKA) malfermiĝis
  • la ĉiujara Ĵazfestivalo internacia de Saalfelden fervore estis subtenata

Kelkaj aferoj tamen fiaskis kiel la planoj de ŝoseoj transkampaj por grandstila ĉirkaŭveturado de Saalfelden, ĝis hodiaŭ nesolvita problemo en urbo sufokiĝanta pro trafiko.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Li ĉiam amis la naturon, la migradon kaj la kolektadon de fungoj. Ankoraŭ kiel urbestro li volonte kaj ofte montris al la politikistoj kaj investantoj de alie la belecon de sia regiono. La kabanego de sur la monto Biberg, kies alikonstruon li estis antaŭenpuŝinta, ekzemple servis kiel belvida deirpunkto, ankaŭ dum la vizito de la kanceliero Franz Vranitzky. Kiel politikisto li de multaj estis ŝatata por la valideco de siaj manpreme konfirmataj promesoj kaj la firma ligiteco al la popolo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: Honora civitaneco de Saalfelden
  • 1997: Ricevo de la Pincgaŭa Honora Ringo (Pinzgauer Ehrenring) de la urbestroj de la distrikto Zell am See pro lia engaĝiĝo longjara multkampe

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]