Pacpreĝejo (Saalfelden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacokirko protestantisma, Saalfelden
interno, figuro de la Savinto

Pacokirko (germane: Friedenskirche) nomiĝas la luterana kirko en Saalfelden, Aŭstrujo (Palvenstraße 2). Tenadanta organizo estas la Evangelia supera intendantejo de Aŭgsburga konfeso en Salcburgio kaj Tirolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde Reformacio jam ekzistis protestantisma komunumo en Saalfelden, kies anojn forpelis 1731/32 la salcburga ĉefepiskopo Leopold Anton von Firmian kaj igis lin elmigri ĉefe en Orientan Prusujon. Nur post la Dua mondmilito rekreskis la nombro de la protestantoj.

Fonditis la saalfelden-a komunumo en 1968 filie al la komunumo de la Preĝejo Resurekto en Zell am See; promociiĝo je memstara paroĥeco venis nur en 1993. La fundamenta ŝtono la verko de la arĥitekto Lutz Möbius metitis en 1964 kaj solena inaŭguro estis en la 15.5.1966. En 1980 aldonitis flanke paroĥejo kun loĝado por la paroĥestro kaj komunumaj salonoj. Temas pri hala kirko nesimetrie elfarita kun sela tegmento. La fasado estas simetria kaj la tuton regas kampanilo. La parabola arkoportalo imitas alpajn konstrutradiciojn. Koncerne la aranĝon de la altara zono (plialtigita je du ŝtupoj) kun flankaj predikejo kaj baptujo la arĥitekto sekvis la proponojn de la t.n. Rammelsberg-programo de 1951.

Tuj apudas (ekde 2009) la Serba ortodoksa preĝejo. Martiro por la protestantisma kredo inter la saalfelden-anoj estis Georg Scherer ekzekutite en 1528. Predika filio de Saalfelden iĝis en Lofer, kie nun troviĝas Krucpreĝejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marietta Mayrhofer-Kramme: Evangelische Kirchenbauten in Österreich nach 1945. Bakalaŭriĝlaboraĵo ĉe la Universitato de Vieno, 2012, p. 48-49 digitalisat

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]