Ritzensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ritzensee
lago [+]

LandoAŭstrio

Supermara alteco757 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 25′ 7″ N, 12° 50′ 49″ O (mapo)47.418512.8469Koordinatoj: 47° 25′ 7″ N, 12° 50′ 49″ O (mapo)

Longo350 m
Larĝo300 m
Maksimuma profundo4 m
Areo0,058 km² (6 ha) [+]

Ritzensee (Lando Salcburgo)
Ritzensee (Lando Salcburgo)
DEC
Ritzensee
Ritzensee

Ritzensee (Aŭstrio)
Ritzensee (Aŭstrio)
DEC
Ritzensee
Ritzensee
Map
Ritzensee
Vikimedia Komunejo:  Ritzensee [+]
vdr

Ritzensee estas artefarita lago en Saalfelden, Aŭstrio je alteco de 753 metroj. Ĝia longeco estas de 350 metroj, la larĝeco de 300 metroj kaj la maksimuma profundeco estas de 4 metroj. Temas pri de junuloj kaj olduloj ege ŝatata naĝejo liberaera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Torfeja pejzaĝo kaj acidaj herbaroj karakterizis iam tiun ĉi teritorion antaŭ ol en 1954 oni komencis alŝuti digon por la kreado de lago. La nomon ĝi ricevis de la apuda Kastelo Ritzen, unu el la kvar nun ekzistantaj kasteloj saalfelden-aj kiu tronas ĝis nun - nur de strato interrompite - je la laga bordo.

Alfluoj kaj akva kvalito[redakti | redakti fonton]

Danke al la malgranda profundeco la akvo dum la someraj monatoj rapidege varmiĝas atingante facile temperaturojn ĝis 27 gradoj; ankaŭ tio helpis pligrandigi la renomon ĝian de agrabla naĝadlago.

Alfluas Ritzensee-lago kelkaj grundaj fontoj kaj du ne tro efikaj torentoj. Kiam en la jaroj 1979/80 konstruitis najbare resanighelpa centro de la Porlaborista pensi-asekuriginstituto (Pensionsversicherungsanstalt der Arbeiter - la nomo hodiaŭa estas: Sonderkrankenanstalt der Pensionsversicherung) dumlabore trafitis ankaŭ kelkaj artezaj fontoj. Timo estis ke pro tio la nivelo de grundakvo kaj implicite ankaŭ la akvokvalito de Ritzensee-lago povus suferi. Tial partoj de tiuj fontoj kolektitis kaj kondukigatas ĝis hodiaŭ tra tuboj je la lago. Nuntempe tio estas ja la ĉefa alflusistemo por la naĝejo kaj fiŝlago. Pro ke la lago fariĝis el torfejo ĉiam denove estiĝis kaj estiĝas insuletoj. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj oni plurfoje provis forigi ilin sed la rezultoj ne estas kontentigaj ĝis nun.

Ripozumzonego[redakti | redakti fonton]

La tuta medio de Ritzensee-lago kun najbara Kollingwald-arbaro kaj Kübühel-monteto estas preferata ripozuma kaj rekreada zono por multo da lokuloj kaj turistoj. Pluraj belegaj promenejoj ĉirkaŭas la lagon krome.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]