Josef Riedler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
strato en Saalfelden nomite por la politikisto kaj pedagogo Riedler

Josef RIEDLER (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1873 en Graz, mortinta la 2-an de decembro 1965 en Saalfelden) estis aŭstra politikisto kaj socialdemokrato. Li estis urbestro de Saalfelden, estro de la negimnazia meza lernejo kaj ano de la parlamento de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1893 li komencis instruisti en Fohnsdorf kiel provizora helplernigisto. Post ekameniĝo en 1895 li estis ĝis 1906 orda bazlerneja instruisto en Voitsberg kaj inter 1906 kaj 1908 estro de la elementa lernejo de Göriach.

En 1907 li iĝis diplomita mezlerneja instruisto kaj tiafunkcie li ekdeĵoris en 1908 ĉe la porknabina branĉo de la burĝa (meza) lernejo de Saalfelden. Kiam la lernejestro kaj landa pedagogiinspektoro Josef Steidl retiriĝis pro sanecaj kialoj en marto 1919 oni komisiis al Riedler provizore estradi, kaj en aŭgusto 1919 li fariĝis orda direktoro. Nur du monatojn pli malfrue li ricevis forpermeson de la pedagogiaĵoj por povi tute politikisti. Tamen li restis lernejestro laŭforme ĝis 1934.

Li estis krome amatora mineralogo kaj kolektanto. Kolektoj liaj admireblas en la regionhistoria muzeo de Kastelo Ritzen.

Je lia honoro nomiĝis strato por li rekte ĉe la stacidomo de Saalfelden, Josef-Riedler-Straße.

Politikaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Jam en fruaj vivojaroj li engaĝiĝis ĉe la SDAP kaj aktivis post 1918 en la organizado de la Libera Ligo de Instruistoj. Li laboris je la jenaj politikaj funkcioj:

  • 1919-1934: urbestro de Saalfelden
  • 1921-1934: ĉefo de la distrikta filio de SDAP je Pinzgau
  • 1921-1934: membro de la komisiono pri partikontrolado je Salcburgo
  • 1921-1934: parlamentano de la landa parlamento de Salcburgio

La aŭstrofaŝistoj malpermesis al li eniri la urbodomon de Saalfelden en la 13.2.1934 kiam estis enlanda milito en Aŭstrujo. Sekve li perdis la urbestrecon kaj oni perfortis lin peti pri pensiiĝo en la funkcio de lernejestro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Voithofer, Richard: Politische Eliten in Salzburg. Ein biografisches Handbuch. 1918 bis zur Gegenwart. Wien (Verlag Böhlau) 2007. Schriftenreihe des Forschungsinstitutes für politisch-historische Studien der Dr.-Wilfried-Haslauer-Bibliothek, Band 32. ISBN 978-3-205-77680-2, p. 188
  • Hölzl, Ferdinand: Pinzgauer Parteichronik. Band 1: Die Sozialdemokraten und Gewerkschaften. Zell am See 1983.
  • kroniko de NMS Saalfelden-Markt Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.