Berthold Pürstinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berthold Pürstinger
Episkopo de Chiemsee
Persona informo
Naskiĝo 1465
en Salcburgo
Morto 19-a de julio 1543
en Saalfelden
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Chiemsee
Dum 1508–1526
Antaŭulo Christoph Mendel von Steinfels
Sekvanto Ägidius Rehm
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Chiemseehof - sidejo de la episkopoj de Chiemsee en Salcburgo; hodiaŭ uzas ĝin la salcburgia registaro.

Berthold PÜRSTINGER (ankaŭ Berthold von Chiemsee; Bertoldus Chiemensis; naskiĝinta en 1465 en Salcburgo kaj mortinta la 19-an de julio 1543 en Saalfelden) estis teologia verkisto kaj de 1508–1526 episkopo de la Episkopujo Chiemsee.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de la anonime aperinta kritika flugfolio Onus ecclesie, Landshut 1524, kun lignogravuraĵo de Jörg Breu.

La patro Wilhelm estis Kortega sekretario ĉe la princĉefepiskopo de Salcburgo, kie li gajnis la burĝan rajton en la 1472-a jaro. Berthold verŝajne frekventis la Katedralan lernejon kaj studis ekde 1481 ĉe la Universitato de Vieno kaj ekde 1489 kanonan juron en Perugia. Finstudinte li estis magistro kaj havis la licencon docenti pri ambaŭ jursistemoj (sekulara kaj eklezia). En 1491 li ordinitis pastro kaj estis mallongan tempon ĝenerala prokuratoro de la salcburga konsistorio.

En 1495 dum la elekto de la princo-ĉefepiskopo Leonhard von Keutschach li estis unu el kvar kompromisuloj. Pürstinger ĉ. la jaro 1500 havis la paroĥejojn Schnaitsee kaj Hallein, kies animzorgadajn oficojn li transdonis al vikarioj.

Kariero episkopa kaj retiriĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la episkopo de Chiemsee Christoph Mendel von Steinfels ĉefepiskopo Keutschach nomumis Berthold la 8-an de majo 1508 ties posteulo. Konsekro episkopa sekvis en la 8-a aŭ 9-a de julio de la sama jaro. Kiel liaj antaŭuloj Pürstiger estis paralele helpepiskopo en Salcburgo kaj estis viculo de la ĉefepiskopo.

Ne antaŭ 1510 eldiritis verdikto en proceso, kiu estis komenciĝinta ankoraŭ sub la antaŭulo de Pürstinger. Pürstinger devis pagi monan punsumon al la ĉefdiakono de Herrenchiemsee. La kvereloj kun la heredintoj de Mendel von Steinfels daŭris ĝis 1519.

Dum sia regado Pürstinger instigis en 1509 brevieron por la diocezo Chiemsee kiu eldonitis ne antaŭ 1515/16 en Venecio. En 1511 kaj 1512 li partoprenis la regionajn konciliojn kies tasko estis prepari la 5-an Lateranan koncilion. En 1513 Pürstiger konsekris la katedralon de Herrenchiemsee kaj ĉeestis en 1522 la reformkunsidojn en Mühldorf am Inn.

Pro la malfacilaj situacioj ekleziaj Pürstinger laŭdire jam en 1516 pensis pri rezignado. En 1523 li estis minacita pro kontraŭreformacia prediko en Kitzbühel kie multaj urbanoj jam estiĝis pli malpli kaŝe luteranoj kaj en la salcburga diocezo ripetfoje eksplodis kamparanaj ribeloj: tiaĵoj igis Pürstinger demisii la 6-an de majo 1526 kaj retiriĝi en la monaĥejon de la cistercianoj en Raitenhaslach. Tie li dediĉis sin al la verkado teologia kaj finskribis en 1527 sian ĉefverkon Tewtsche Theologey kun ampleksa prezento de la katolika dogmatiko. En 1528 li setlis en Saalfelden[1] kie li tradukis ĝin en la latinan lingvon: ĝi aperis finfine en la jaro 1531-a sub la titolo Theologia germanica (presita en Aŭgsburgo)[2] La jam en 1524 aperinta pamfleto Onus ecclesiae (laŭvorte: Ekleziaj problemoj/ŝarĝoj) kun multaj eldonoj verŝajne ankaŭ estis de li.

Karitataj agadoj[redakti | redakti fonton]

En 1532 Pürstinger fondis en Saalfelden la sacerdotan fration Sankta Johano al kiu aliĝi rajtis ankaŭ laikuloj. Dek jarojn poste li fondis samloke hospitalon por malriĉaj, maljunaj kaj malsanaj pastroj kaj nepastroj. Kvankam ĉefepiskopo Matthäus Lang von Wellenburg, kiu ofte serĉis la konsilon de Pürstinger koncerne ekleziajn temojn, ofertis en 1535 reveni al Chiemsee kaj refariĝi episkopo, Pürstinger obstinis pri neakcepto. Testamente li asignis ĉiujn posedaĵojn al la de si fondita malsanulejo. Li entombigitis en la Kapelo Sankta Kruco en Saalfelden. La tombo detruitis en la jaro 1811-a. La hospitalo malfunkciis jam en 1655 kaj ĝiajn posedojn ricevis la porpastra seminario de Salcburgo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vojŝildo en Saalfelden de strato nomita por li
  • Breviarium chiemense. Venezia (1515/16)
  • Keligpuchel - defendo de la katolika doktrino pri la komuniiĝo sen vino
  • Onus ecclesiae. Landshut (1524); Augsburg (1531); Köln (1620)
  • Tewtsche Theologey. (1528); München (1531); München (1852)
  • Theologia germanica. Augsburg (1531)
  • Tewtsch Rational, über das Ambt heiliger meß - pri la Sankta meso. Augsburg (1535)

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la jaroj de Pürstinger en Saalfelden specialiĝis la historiisto Arthur Schwaiger.
  2. Nek la originala nek la tradukita versio reeldonitis antaŭ 1852. Ĝi estas krome interesa atestilo ke ne nur reformistoj kiel Lutero uzis la germanan lingvon por teologia (plu)klerigado sed ankaŭ ekleziuloj katolikaj!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Walter Zeeden: Berthold von Chiemsee (1465-1543). In: Erwin Iserloh (Hrsg.): Katholische Theologen der Reformationszeit. (KLK : Vereinsschriften der Gesellschaft zur Herausgabe des Corpus Catholicorum, 3) Münster 1987, S. 65–75.
  • Erwin Naimer: Pürstinger, Berthold (um 1465–1543). In: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. Berlin 1996. ISBN 3-428-08422-5, S. 557–558
  • Eder, Karl, "Berthold" ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 162 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]