Peter-Wiechenthaler-kabano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter-Wiechenthaler-kun la montaroj Leoganger Steinberge kaj Loferer Steinberge

Peter-Wiechenthaler-kabano (germane: Peter-Wiechenthaler-Hütte) estas montara kabano tenata fare de Aŭstria Asocio de Alpismo (Österreichischer Alpenverein/ÖAV). Ĝi situas en alteco de 1.707 metroj je al sudokcidenta rado de la montaro Steinernes Meer suprege de Saalfelden, Aŭstrio, piede de la pinto Persailhorn kaj sur al dorso de Kienalkopf. La regiono forste apartenas al la forsta distrikto 13/Bucheweißbach de la bavaria ŝtata forstujo Saalforste. Temas pri ege ŝtatata ekskursocelo por migrantoj kaj elirpunkto por nekomencantoj je pli malfacilaj grimpo de pintoj kaj padetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

domŝildo
la komforta interno

La kabano starigitis en 1924/26 laŭ iniciato de la saafelden-a masonisto Peter Wiechenthaler (1859-1927).[1] Normale ĝi de fino maja ĝis komenco oktobra al la publiko malfermiĝas. Ene troviĝas 14 litoj kaj 40 matracoj por tranoktado. Vintre la kabano estas fermita; laŭ speciala interkonsento disponeblas vintre ses lokoj por skigrimpistoj. Moderna telfero sekurigas venigon de necesa materialo.

La kabano restaŭritis respektive pligrandigitis en 1972, 1976, 1991 kaj 2020[2]. La sumo por la alikonstruo de la 2020-a jaro estis de ĉ. 1 miliono da eŭroj.[3] Tio necesis ankaŭ por plialtigi la nivelon de la kabano je la najbaraj kabanoj tenataj fare de la Germana asocio alpisma. Oni eĉ sentis malkreskon de gastoj kiuj atendis pli multe da komforto.[4]

Alirado[redakti | redakti fonton]

  • de la norduesta urbokvartalo Bachwinkel (alteco de 800 metroj) tra pado Hüttenweg: facile, daŭro 2¾ horojn
  • de la urbokerno de Saalfelden (alteco de 750 metroj) tra Bachwinkel kaj Hüttenweg-pado: facile, daŭro 3½ horojn
  • de la parkumejo de Kaltenbachtal (alteco de 850 metroj) tra Metzger-Steinalm kaj Persailfoissel: iom pli malfacile, daŭro 4 horojn

Elirloko al aliaj kabanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ingolstädter Haus (2.120 metroj) tra Weißbachlscharte kaj pado Eichstätter Weg: mezfacile, daŭro 4 horojn
  • Kärlingerhaus (1.635 metroj) tra Weißbachlscharte kaj Hirschsattel: mezfacile, daŭro 4½ horojn
  • Riemannhaus (2.180 metroj) tra Weißbachlscharte kaj pado Eichstätter Weg: mezfacile, daŭro 4 horojn
  • Riemannhaus tra Persailhorn, Breithorn: malfacile (grado II), daŭro 5½ horojn

Elirloko al montoj[redakti | redakti fonton]

  • Persailhorn (2.350 metroj) tra du vojoj: malfacile (grado II), 2½ horojn
  • Mitterhorn (2.491 metroj) tra Persailhorn: malfacile (grado II), daŭro: 3½ horojn
  • Breithorn (2.504 metroj) tra Persailhorn kaj Mitterhorn: malfacile (grado II), daŭro: 4½ horojn
  • Aulhorn (2.367 metroj) tra Weißbachlscharte und Achselhorn aŭ tra Persailhorn: ne tute facile (grado I), daŭro: 3 horojn
  • Achselhorn (2.467 metroj) - aŭ tra Weißbachlscharte (facile) aŭ tra Persailhorn kaj Aulhorn: de malfacilecgrado I, daŭro: 2½–3 horojn
  • Schartenkopf (2.308 metroj) tra Weißbachlscharte: facile, daŭro: 2 horojn
  • Hollermaißhorn (2.298 metroj) tra Weißbachlscharte kaj Schartenkopf: relative facile (grado I), daŭro: 3 horojn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ lia volo la kabano portu la nomon Kienalkopfhütte. Retiriĝinte la masonmajstro estis kvazaŭ ĉiutage migranta kaj montogrimpanta. En la 1.8.1927 li mortis akcidente dum migrado en la montaro Hohe Tauern.
  2. "Umbau Peter Wiechenthaler Hütte"
  3. "Bau ohne Genehmigung: Alpenverein entschuldigt sich" Ĉe: orf.at, 8.1.2020
  4. "Baustelle am Berg". Arkivigite je 2022-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: Platzhirsch, septembro 2020