Franz Innerhofer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Innerhofer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1944 (1944-05-02)
en Krimml
Morto 19-an de januaro 2002 (2002-01-19) (57-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkisto • farmworker vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz INNERHOFER (naskiĝinta la 2-an de majo 1944 en Krimml, mortinta la 19-an de januaro 2002 en Graz) estis aŭstra verkisto kaj forĝisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Innerhofer, ekstergeedza infano, estis ĝis junuleco dum 11 jaroj helpservisto ĉe la farmo patra je Uttendorf,[1] antaŭ trejniĝi kiel forĝisto. Ekde 1966 Innerhofer frekvenis gimnazion por laborantoj, poste li studis kelkajn semestrojn germanistikon kaj anglistikon ĉe la Salcburga universitato. Ekde 1973 li estis liberprofesia verkisto vivante en Orvieto de 1975 kaj en Arni. Ekde 1980 li estis librovendisto en Graz.

Lia unua membiografia romano Schöne Tage (1974), kie legeblas pri lia malfacilegaj infanaj jaroj, furorigis lin tuj. Filmigo estis en 1982 fare de Fritz Lehner.

Kiam la literatura realismo komencis eksmodiĝi je la komenco de la 1980-aj jaroj la stilo de Innerhofer pli malŝatiĝis. En 1993 li provis resukceson; lia verko Um die Wette leben malbone kritikiĝis fare de Martin Lüdke, Sigrid Löffler kaj aliaj. Laŭ ili el rakontisto sobra de duraj realoj iĝis nesekura imitanto de stilo de Thomas Bernhard kun mistikismaj tendencoj. Lia lasta teksto Das rechte Murufer pri ĉiesulinoj de Graz ne publikiĝis. Ĝi estas apatia mire nerepaciĝema kaj rezignema.

En nekrologoj li taksiĝis malfacila kaj tragika persono.[2]

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1973 Österreichisches Staatsstipendium für Literatur[3]
  • 1974 Sandoz-Preis für Literatur
  • 1975 Rauriser Literaturpreis
  • 1975 Literaturpreis der Stadt Bremen
  • 1993 Literaturpreis des Landes Steiermark
  • 1993 Literaturpreis der Salzburger Wirtschaft

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schöne Tage, 1974
  • Schattseite, 1975
  • Die großen Wörter, 1977
  • Innenansichten eines beginnenden Arbeitstages, 1976
  • Orvieto, radidramo (memportreto de Innerhofer), 1979
  • Der Emporkömmling, 1982
  • Out of Arnfels, 1983
  • Orvieto, dramo kun Marisa Mell, premiero en 1990
  • Scheibtruhe, dramo, 1992
  • Um die Wette leben, 1993
  • Der Flickschuster, postmorte 2004

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Göllner: „... er hatte einfach Angst, irgendwann in der Welt zu nichts ja sagen zu können.“ Franz Innerhofer (1944-2002); ĉe: Zwischenwelt. Zeitschrift für Kultur des Exils und des Widerstands, Jg. 19, Nr. 2; Wien: Oktober 2002; p. 8–10.
  • Frank Tichy: „Da waren Leute, die ich erfinden wollte“. Gespräch. Ĉe: Literatur und Kritik. 2002. H. 361/362. p. 21–35.
  • Frank Tichy: Franz Innerhofer. Auf der Suche nach dem Menschen. Salzburg: Residenz Verlag 2004. ISBN 978-3701713318.
  • Wendelin Schmidt-Dengler: Bruchlinien. Vorlesungen zur österreichischen Literatur 1945 bis 1990. Tria eldono. St. Pölten, Salzburg: Residenz Verlag 2010. p. 288–294.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]