Dinara montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dinaraj montoj)
Dinara Montaro
montara sistemo
La plej alta punkto Maja Jezercë (Albanujo) (2 693 m)
Longeco 645 km
Areo 200 000 km²
Kontinento Eŭropo
Situo Albanujo
Bosnujo kaj Hercegovino
Kosovo
Kroatujo
Montenegro
Serbujo
Slovenujo
Geografia situo 45° 0′ N, 16° 30′ O (mapo)4516.5Koordinatoj: 45° 0′ N, 16° 30′ O (mapo) f1
Dinara Montaro (Eŭropo)
Dinara Montaro (Eŭropo)
DEC
Dinara Montaro
Dinara Montaro
Situo de Dinara Montaro
Map
Dinara Montaro
vdr

La Dinara MontaroDinaraj Alpoj estas montaro en Suda Eŭropo, kiu ampleksas areojn en Slovenujo, Kroatujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Serbujo, Kosovo, Albanujo kaj Montenegro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Orjen-Montaro

La montaro etendiĝas tra 645 km laŭlonge de la adriatika marbordo (nordokcidenten-sudorienten), ekde la Juliaj Alpoj en la nordokcidento ĝis Skar-Montaro kaj Korab-Montaro, kie la montara direkto ŝanĝiĝas je norden-suden. La plej alta monto de Dinara Montaro estas Prokletije, kiu situas je la limo de orienta Montenegro kaj norda Albanujo, kun pinto nomita Maja Jezrcë je 2 693 m.

La Dinara Montaro estas la kvina plej kruda kaj vasta montara areo de Eŭropo post Kaŭkazo, Alpoj, Pireneoj kaj Skandinava Montaro. Ĝi precipe konsistas el mezozoikaj kaj terciaraj sediment-rokaĵoj de dolomito, kalkoŝtono, sablo kaj konglomeraĵoj formitaj de maroj kaj lagoj kiuj iam kovris la areon.

Dum la Alpina orogenezo kiu okazis antaŭ 50–100 milionoj da jaroj, grandegaj flankaj premoj faldigis kaj kovris la rokojn je granda arkaĵo ĉirkaŭ la praa rigida bloko de la nordoriento. Dinara Montaro estis levigita laŭ pli-malpli paralelaj montaroj, etendiĝante kiel kolĉenojn ekde Juliaj Alpoj tiel fore kiel la areoj de norda Albanujo kaj Kosovo, kie la montaro cedas lokon al akvoj de Drina-Rivero kaj al kampoj de Kosovo. La Skar-Montaro kaj Korab-Montaro tiam leviĝas kaj la montara pejzaĝo kontinuas suden ĝis Pindo en Grekujo kaj la montaroj de Peloponezo kaj Kreto, Rodiso kaj Taŭruso de suda Turkujo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de glacialoj en Orjen-Montaro.

La Dinara Montaro estas nomata laŭ Dinara Monto (1 913 m), okulfrapa pinto en la centro de la montaro ĉe la limo de Kroatujo kaj Bosnujo kaj Hercegovino.

La montaro nomatas Alpet DinarideAlpet Dinarike en albana lingvo, Dinarske planine, Dinarsko gorjeDinaridi en kroata lingvo, Dinarske planine (Динарске планине) aŭ Dinaridi (Динариди) en bosna lingvo, montenegra lingvo kaj serba lingvoj, kaj Dinarsko gorstvo en slovena lingvo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La mezozoika kalkoŝtono konstituas tre diferencan regionon de Balkana Duoninsulo, notindan por rekonmarkoj kiel karsto, kiu pretigis sian nomon al ĉiuj tiaj kalkoŝtonaj terenoj, eroditaj de grunda akvo.

La kvaternara glacialo havis relative malmulte da senpera geologia influo sur Balkana Duoninsulo. Ne ekzistis permanenta glacikovraĵo, kaj ne estas multe da pruvoj pri vasta glaciiĝo. Nur la plej altaj pintoj de la montoj Durmitor, Orjen kaj Prenj havas glacialajn valojn kaj morenojn tiel malalte kiel 600 m. Tamen, en Prokletije, montaro je la norda albana limo kiu iras orienten-okcidenten (tiel rompante la ĝeneralan geografian emon de la dinara sistemo), estas pruvoj de grava glaciiĝo.

Vintro en Jahorina, Bosnujo kaj Hercegovino.

Unu geologie tre grava karakterizaĵo de la nuntempa pejzaĝo estas pli detale konsiderenda : tiu pri la kalkoŝtonaj montoj, ofte kun ilia antaŭvidebla faŭlteco. Ili estas duraj kaj malmulte erozieblaj, kaj ofte restas kiel krutaj akraj deklivoj, tra kiuj ravinoj kaj kanjonoj estas tranĉitaj per la riveroj kiuj drenigas la pli altan deklivaron. La plej vasta ekzemplo de kalkoŝtona montaro en Eŭropo estas tiu pri Karsto en Dinaraj Alpoj. Tie ĉi, ĉiuj la karakterizaj signoj ĉiam kaj ĉiam renkontiĝas kiam oni vojaĝas tra tiu sovaĝa kaj maldense loĝata regiono. Kalkoŝtono estas tre pora roko, tre dura kaj rezistema al erozio. Akvo estas la plej grava korodanta aganto, solvante la kalkoŝtonon per kemia agado de sia natura acideco. Kiam ĝi suben perkoladas tra fendoj en la kalkoŝtono ĝi malfermas fendegojn kaj kanalojn, ofte de grandega profundo, tiel ke estiĝas kompletaj subgrundaj drenadaj sistemoj. Dum sinsekvantaj jarmiloj ili profundiĝis, postlasante gigantajn senakvajn kavernojn kaj kavojn kaj formigante subgrundajn labirintojn de tuneloj kaj ŝaktoj. La tegmentoj de iuj de tiuj kavernoj povas enfali, por estigi grandajn perpendikular-flankajn ravinojn, denove montrante la akvon ekde la tersupraĵo. La belegaj ravinoj de multaj el la dinaraj riveroj, ekzemple tiuj de Vrbas, Neretva, Tara kaj Lim, prave estas famaj. La parte inunditaj okcidentaj Dinaraj Alpoj konstituas multajn insulojn kaj havenojn laŭlonge de la kroata marbordo.

Nur laŭlonge de la dinaraj ravinoj komunikado eblas tra Karsto, kaj vojoj kaj fervojoj tratunelas abismajn klifojn kaj transpasas mallarĝajn listelojn super rorantaj torentoj. Iom da fontoj kaj riveroj estiĝas en Dinara Montaro, inkluzive Jadro-Fonto, notinda por esti estinta la fonto por la palaco de la romia imperiestro Diokleciano en Split [1]. Samtempe la pureco de tiuj rokoj estas tia ke la riveroj estas kristalklaraj, kaj estas malmulte da grundo-faranta reziduo. Testado de akvo-kvalito, ekzemple pri Jadro-Rivero, indikas la malaltajn poluajn nivelojn kiuj ĉeestas [2]. Rokaj flankoj ofte estas senvegetaĵaj kaj brilante blankaj, sed la malofta grundo povas kolektiĝi en la fendoj, kaj subteni abundan kalkotolereman vegetaĵaron, aŭ produkti mallarĝajn striojn de kultivado.

Homa agado[redakti | redakti fonton]

Ruinoj de fortikaĵoj punktigas la montaran pejzaĝon, pruvojn de jarcentoj de milito kaj de rifuĝejo kiuj estis provizitaj al diversaj armeoj. Dum la romia epoko, Dinara Montaro provizis ŝirmaĵon por la ilirianoj rezistante romian konkeron de balkana duoninsulo, kiu ekis kun la konkero de orient-adriatika marbordo en la 3-a jarcento a.K.. Romio konkeris la tutaĵon de Ilirio en 186 a.K., sed tiu montaro protektis la iliriajn rezistemulojn dum multaj jaroj ĝis la totala submetiĝo de la areo en 14 a.K.. Pli freŝdate, la Otomana Imperio preterlasis la kompletan submetiĝon de montaraj areoj de Montenegro. En la 20-a jarcento, ankaŭ, la montaro provizis per favora teritorio por gerilo, kun la jugoslavaj partizanoj organizinte unun el la plej sukcesaj aliancanaj rezistemulaj movadoj de la Dua mondmilito.

La areo restas maldense loĝata; forstumado kaj minado estas la precipaj ekonomiaj aktivecoj en Dinara Montaro. La loĝantoj de tiu montaro plenumas rekordon pri esti la plej altaj en la mondo, kun vira averaĝa alto de 185,6 cm kaj virina averaĝa alto de 171,0 cm[3].

Montpasejoj[redakti | redakti fonton]

Valbona-Montpasejo, norda Albanujo.

La precipaj montpasejoj en Dinara Montaro estas:[4]

  • Postojna-Montpasejo (Postojnska vrata), Slovenujo (606 m),
  • Vratnik-Montpasejo, Kroatujo (850 m)
  • Knin-Montpasejo (Kninska vrata) (ĉirkaŭ 700 m)
  • Vaganj-Montpasejo (1 137 m)
  • Ivan-Montasejo (Ivan-sedlo), Bosnujo kaj Hercegovino (967 m)
  • Cemerno-Montpasejo, Bosnujo kaj Hercegovino (1 329 m)
  • Crkvine, Montenegro (1 045 m)
  • Cakor, Montenegro (1 849 m)

Tuneloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj tuneloj kiuj trairas la Dinaran Montaron inkludas:

  • Tuhobiĉ-Tunelo, Kroatujo
  • Sveti-Rok-Tunelo, Kroatujo
  • Mala-Kapela-Tunelo, Kroatujo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]