Sedimenta rokaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sediment-rokaĵoj)
Sedimentaj rokoj formitaj per diagenezo ĉe Karnataka, Barato.

Sedimentaj rokoj, aŭ sedimentaj petroj laŭ NPIV [1] (t.e. tavolrokaĵoj), estas rokaĵoj, kiuj plej ofte ekestas per sedimentado aŭ formiĝo de materialo je la tersurfaco. Oni distingas lozajn sedimentojn kaj solidajn sedimentrokojn, nomitajn ankaŭ sedimentitoj. La procezo de la solidiĝo de lozpetro al solidpetro nomiĝas dia-litogenezo. Sedimentoj ekestas per erozio, transporto kaj sedimentado de petroj kaj ties efloreskaj produktoj aŭ per precipitadoeliminado de solvitaj substancoj.

Bazaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj tipoj de erozio transportas materialon kiu amasiĝas laŭ tavoloj. Tiuj sedimentoj ŝtoniĝas por du ĉefaj kialoj: unue la pezo de la supraj tavoloj sur la subaj tavoloj, kiu premas la sedimentojn, forigas la internan akvon kaj premas porojn, kaj due la precipitiĝo de cementigaj substancoj, ĉefe karbonato de kalciosiliko, ofte kune kun argilmineraloj. Tiu procezo estas diagenezo.

Disdivido[redakti | redakti fonton]

La sedimentojn oni disdividas en tri grupojn, nome klastaj, kemiaj kaj biogenaj.

Klastaj sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Klastaj sedimentoj estas formitaj de kunmetaĵo de rub-eroj aŭ sableroj. La klasadon de tiuj sedimentoj oni organizas laŭ la diametro de la grajnoj aŭ sedimenteroj. Tiun klasadon uzas inĝenieroj ekzemple por kalkuli la rezistecon de sedimentaj grundoj sub estontaj konstruaĵoj.

Grajngrandecoj

La diametro de la sedimenteroj ne estas facile kalkulebla kaj foje estas arbitra aŭ temas pri transiraj tipoj. La granulometrio kaj la morfometrio permesas la sedimentologojn konkludi la devenon de la sedimentoj, ĉar tiuj malsamas depende ĉu ili estas maraj, riveraj, marĉaj, ventodevenaj, ktp. Laŭ la grajngrandeco la sedimentoj klasiĝas (el plej grandaj al plej malgrandaj) en gruzobrekĉio (depende de konsisto loza aŭ cementita), se la eroj mezuras pli ol 2,0 mm, sablo, se la eroj mezuras el 2,0 al 0,1, silto, se la eroj mezuras el 0,06 ĝis 0,02, kaj argilo, se la eroj mezuras el 0,005 al proksimume 0,002. Laŭ la procentaĵo de unu aŭ alia oni povas paroli pri silteca sablo aŭ sableca silto.

Materialo

Laŭ la konsisto de la sedimentoj, tiuj klasiĝas en lozaj kaj cementitaj, ĉu la sedimenteroj estis forte kunigitaj de ia tipo de cemento. Vere tiuj lastaj estas konsideritaj sedimentaj rokaĵoj kaj la unuaj veraj sedimentoj. Se okazas kemia precipitaĵo de akvo malfacilas diferencigi inter ambaŭ tipoj.

El argilo oni povas produkti brikojn kaj ĉiujn tipojn de ceramikaĵojn, el leŭso kaj el marno oni povas produkti cementon.

Kemiaj sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Foje tiu kemia precipitiĝo okazas kune kun klasta sedimentado, tiam estas miksita tipo.

Ekzemploj

El kalkoŝtono oni produktas kalkon kaj magneziton uzas la metalurgia industrio. Gipso estas uzata kaj en konstruado kaj en kemia industrio.

Biogenaj sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Tiu klaso estas interesege pristudebla ĉar alportas al la geologio partikularajn specifaĵojn. Jene:

  • La ekzisto de tiuj biogenaj aŭ vivdevenaj sedimentoj aldonas intereson al geologiaj studoj ĉar pruvas la influon de la vivularo super la geologiaj procezoj.
  • Tiaj sedimentoj konsistigas la plej riĉigajn energifontojn por la homaro, ĉar ili konservas la sunenergion per naturaj metodoj.
  • Temas pri sedimentoj ne nur solidaj, sed ankaŭ likvaj kaj eĉ gasaj; iamaniere oni povas paroli pri gasaj rokaĵoj.
  • Oni malfermas pordojn al studo de la evoluo de la planedo (terkrusto) kaj de ties vivularo kaj de tiu ĉi super tiu.

Laŭ la utileco por la homaro aŭ la uzado oni povas klasigi tiun sedimentojn en:

  • Ne bruligeblaj.
    • Karbonataj aŭ vivdevenaj kalkoŝtonoj, kiel konkobreĉio, koralŝtonoj, ktp.
    • Silikaj, kiel diatomito kiu konsistas el ĉeloj de silikaj algoj aŭ radiolarito kiu konsistas el unuĉelaj maraj radiolarioj.
    • Fosforaj en kuŝejoj de apatito.
    • Feraj en kuŝejoj de fero devenaj el bakterioj
  • Bruligeblaj. Kiel la Karbo, kio estas ŝtoniĝinta vegetalaĵo. La vegetaloj enteriĝas kaj karbiĝas ĉu surloke ĉu transportitaj, tio estas ĉu aŭtoktonaj ĉu aloktonaj respektive.

El la vegetalaĵo en marĉo oni formas materialon nomita torfo. Pro efiko de premo kaj temperaturo tiu materialo pli kaj pli perdas hidrogenon kaj oksigenon kaj tiele riĉiĝas la procentaĵo de karbono. Laŭ tiu procezo la materialo torfo (ĉ. 50 % el C) iĝas sinsekve brunkarbo (ĉ. 65 ĝis 78 % el C) kiel lignito kun 65 % da C, ŝtonkarbo (ĉ. 80 ĝis 92 % el C), antracito (ĉ. 96 % el C) kaj finfine pura karbona mineralo, nome grafito.

Reziduaj sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Graveco de sedimentaj rokaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://vortaro.net/#petro Sedimenta petro en reta vortaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]