Soĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soĉa
Soca Kobarid.jpg
Soĉo ĉe Kobarido
Bazaj informoj
Situo Slovenio, Italio
Longeco 136 km
Fluo
Fonto en dla Juliaj Alpoj
- Alteco super marnivelo 1 100 m
- Koordinatoj Blue 0080ff pog.svg 46° 24′ 43″ N, 13° 43′ 21″ O (mapo)46.41194444444413.7225
Enfluejo Golfo de Triesto sude de Monfalcone
- Alteco 0 m
- Koordinatoj Blue pog.svg 45° 43′ 29″ N, 13° 33′ 22″ O (mapo)45.72472222222213.556111111111
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Koritnica, Torre
- Maldekstraj Lepena, Idrijca, Vipava/Vipacco
Map
Soĉa
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Soĉo (slovene Soča, itale Isonzo, latine Sontius, germane Sontig) estas rivero en Slovenio kiu parte trafluas la italan regionon Friulo.

La rivero fontas de karsta fonto en alto de 1100 m, ĉe piedoj de Triglav-masivo (2.864 m) en la Juliaj Alpoj, proksime al la Vršič-pasejo (1611 m). Ĝi havas longon de 140 km kaj preterfluas okcidente de la urbo Triesto en la Adriatikon. La pura akvo de Soĉo estas kristalklara kaj turkizblua aŭ smaragd-blua.

La rivero historie gravas, ĉar tie okazis 12 bataloj dum la Unua mondmilito kaj mortis ĉirkaŭ plurcent mil soldatoj de la itala kaj la aŭstra-hungara armeoj (legu prie ĉe Bataloj de Isonzo).

Super la rivero estas la Solkan-ponto ĉe Solkan en Slovenio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]