Lomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loma tavolo ((Rheda-Wiedenbrück)

Lomo estas fajngrundo, konsistanta el miksaĵo de sablo, argilo kaj humo, ĝenerale fruktodona. Ĝi ankaŭ estas detrita kontinenta sedimento permeabla, konsistanta el miksaĵo de argilo, silto kaj sablo, en proksimume egalaj proporcioj, kaj ankaŭ de humo. Ekzistas rezidua, rivera, glaĉera, eola lomo (PIV2).

Doma konstruado[redakti | redakti fonton]

Lomo estas ankaŭ uzata kiel konstrumaterialo por domoj. Muroj ene kovritaj per lomo bone konservas humidecon de la aero. Lomo kombinita kun pajlo, estas tre ofte aplikata konstrumaterialo en pli malriĉaj landoj.