Dravo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La rivero antaŭ Mariboro
La rivero ĉe Drávaszabolcs

Dravo (kroate, slovene kaj itale Drava, hungare Dráva, germane Drau) estas grava dekstra alfluanto de Danubo en suda parto de Mez-Eŭropo.

Ĝi devenas en Italio, en la Karni-Alpoj ĉe Toblach, poste fluas sudorienten tra Aŭstrio, Slovenio, Kroatio kaj alfluas la Danubon sude de Apatin, ĉe marĉa naturrezervejo Kopački rit.

Ĝi estas limrivero inter Kroatio kaj Hungario. Ĝi longas ĉirkaŭ 695 km, ĝia plej grava alfluanto estas la Mura, kiu alfluas ĝin ĉe Legrad (hu:Légrád).

Ĝia aŭstra parto - la Drau Tal - estas la plej longa valo de la Alpoj. La akvocentraloj sur la rivero donas trionon de la aŭstra elektroproduktado. Oni eĉ eksportas la kurenton.

La rivero estas ŝipebla ekde la aŭstra Villach, tamen ŝipoj maloftas. Fluante tra Slovenio prolongiĝas "valo de Drava" kaj trapasante montojn post Maribor malfermiĝas Dravsko polje (kampo de Dravo). Entute en Slovenio sur la rivero Dravo situas 7 akvocentraloj. En la kroata parto oni planas akvocentralon.

akvokolekta areo: ĉirkaŭ 11.000 km²

Gravaj urboj apudriveraj (kaj ĉe la alfluantoj): Graz, Mariboro, Ptuj, Osijek, Barcs.

Akvonivelaj indikiloj: Botovo, Őrtilos, Barcs, Drávaszabolcs, Osijek.

La rivero Dravo