Legrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legrad
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 48317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 916  (2021) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 18′ N, 16° 52′ O (mapo)46.316.866666666667Koordinatoj: 46° 18′ N, 16° 52′ O (mapo) [+]
Areo 62,2 km² (6 220 ha) [+]
Legrad (Kroatio)
Legrad (Kroatio)
DEC
Legrad
Legrad
Situo de Legrad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Legrad [+]
vdr

Legrad, hungare Légrád estas vilaĝo kaj municipo en Kroatio, en distrikto Koprivnica-Križevci. Ankoraŭ 6 vilaĝoj apartenas al la municipo. Grad signifas: fortikaĵo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Dravo (ponto kondukas al Donja Dubrava (Međimurje), pramo al Őrtilos), proksime de kunfluejo de Muro (rivero) kaj Dravo, laŭ flankovojoj. Dravo estas landlimo ĉe Őrtilos. Koprivnica troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1384. Fortikaĵo konstruiĝis dum la mezepoko, kiun la turkoj vane sieĝis en 1540, sed en 1577 ili tamen okupis. Post 2 jaroj la hungaroj reokupis ĝin, poste denove la turkoj sekvis. En 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la Habsburgojn. En 1710 post inundo la rivero ŝanĝis lokon, kaj Légrád trovis sin laŭ (la nuna) dekstra bordo, sed ĝi daŭre apartenis al Zala (reĝa departemento). En 1848 tie komenciĝis la milito, ĉar banuso Jellaŝic ekatakis Hungarion. En 1910 loĝis en Légrád 2896 homoj (1903 kroatoj, 940 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala, al distrikto de Nagykanizsa, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Kroatio.

Nomportantoj[redakti | redakti fonton]

  • familiaj nomoj Légrádi aŭ Légrády troviĝas en Telefonlibro de Budapeŝto: 85

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Telefonkönyv 2008 Budapest