Őrtilos
Őrtilos [Ortiloŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Csurgó. La vilaĝnomo signifas: gardisto-malpermesa.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 21 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.2814/16.9248
- Loĝantaro: 670
- Poŝtkodo: 8854
- Telefonprefikso: 82
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj (rande estas monteto 208 m-ojn alta), ĉe triopa kunfluejo de Dravo, Muro (rivero) kaj kanalo nomata Principális de Zala (rivero), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyékényes-Murakeresztúr. La kunfluejo troviĝas 6, Nagykanizsa 24, Letenye 27 km-ojn. Dravo estas landlimo de Kroatio (ekde Őrtilos ĝis Matty, foje pramo funkcias al la kontraŭa Legrad. Ekstera setlejo Szentmihályhegy [sentmihAjhedj] (=Sankta Mikaelomonto) apartenas al la municipo, kiu pli proksime estas al la kunfluejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1406 en formo "Ewr". Dum la kontraŭturkaj bataloj Miklós Zrínyi konstruis fortikaĵon ĉe la kunfluejo, kiu malkonstruiĝis pos 3 jaroj. En 1848 tie komenciĝis la milito, ĉar banuso Jellaŝic tie komencis ataki Hungarion. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, gastejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario) de 1740
- kapelo omaĝe al Sankta Floriano de 1870
- monumento pri 1848
- Nacia parko Dravo-Danubo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.nagyvofely.hu