Montaro Sopron

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montaro Sopron, hungare Soproni-hegység, germane Ödenburger Gebirge estas malgranda mezmontaro inter Hungario kaj Aŭstrio. Parto de la hungara parto estas protektata ekde 1977 apartenanta al Nacia parko.

Situo de Montaro Sopron en Hungario, sed la montaro daŭriĝas ankaŭ en Aŭstrio

Historio[redakti | redakti fonton]

En la montaro oni longe minadis karbon. Tie funkciis la unua hungara karbominado inter 1759 kaj 1968. Ankaŭ minado de kalkoŝtono estis signifa. Post Traktato de Trianon la novaj landlimoj distranĉis la montaron. Dum la socialismo ankaŭ tie kreiĝis la fifaman feran kurtenon, tial la hungara parto preskaŭ ne estis vizitata.

Montaro Sopron

Geografio[redakti | redakti fonton]

La montaro krociĝas tra Alpoj tra alia montaro, en Hungario sekvas ebenaĵo. La plej alta montopinto estas „Bren” (606 m) en Aŭstrio, sed en Hungario nur ’Magas-bérc’ (557 m). La averaĝa alteco estas 410 m. La montaro estas grandparte kovrita per arbaroj kverkoj, fagoj, karpenoj, kaŝtanoj kaj pinoj. En piedoj de la montaro ĉe Sopron situas vitoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]