Jungfrau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jungfrau
Monto Jungfrau
Alteco 4 158 m
Situo kantonoj Berno kaj Valezo,Svislando
Montaro Centraj Alpoj
Koordinatoj 46°32′N 7°57′O  /  46.533°N, 7.95°O / 46.533; 7.95 (Jungfrau) (mapo)Koordinatoj: 46°32′N 7°57′O  /  46.533°N, 7.95°O / 46.533; 7.95 (Jungfrau) (mapo)
Unua grimpo 3-an de aŭgusto 1811 de Johann Rudolf kaj Hieronymus Meyer kun la gvidistoj Joseph Bortis kaj Alois Volker
Plej facila montgrimpo tra Rottalsattel kaj sudorientkresto
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Jungfrau (signifo en Esperanto: "virgulino") estas unu el la plej konataj montoj de Svislando. Kun alteco de 4'158,2 m super la marnivelo ĝi estas la tria plej alta monto de la Bernaj Alpoj kaj formas kune kun Eiger kaj Mönch tre rimarkindan triopon.

Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La 13-an de decembro 2001 la monto Jungfrau kune kun la ĉirkaŭaj regionoj kaj la Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.

Turismo[redakti | redakti fonton]

De InterlakenGrindelwald per la Jungfrau-Fervojo eblas atingi la jugon de Jungfrau (germane Jungfraujoch), la kreston inter Jungfrau kaj Mönch sur alteco de 3471 m s.m. Tio estas la plej altnivela trajnstacio de Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej konataj turismaj celoj de Svislando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]